Kanalo Wesel-Datteln

La kanalo Wesel-Datteln - germane Wesel-Datteln-Kanal [VEzl-DAtln-kaNAL] - estas nacia akvovojo de Germanio. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas unu el la ŝipe plej frakventataj kanaloj de Germanio. La akvovojo kondukiĝas tra la norda parto de la industria Ruhr-regiono, kaj inter okcidento kaj oriento ligas la riveregon Rejno ĉe la urbo Wesel kun la Dortmund-Ems-Kanalo ĉe la urbo Datteln. La 60 kilometrojn longa[1] kanalo kondukiĝas iom sude de la rivero Lippe, paralele al kaj tutproksime de ĝi.

la kanalo Wesel-Datteln apud Schermbeck
kanala mapo

Referencoj redakti