Kanbirdojn konsistigas 35 specioj de la genro Acrocephalus, kiuj estas malgrandaj, insektovoraj paserinaj birdoj kiuj apartenas al la genro Acrocephalus. Iam en la parafiletika grupo de Silviedoj, ili estas nuntempe separataj laŭ la familio de Akrocefaledoj el kiuj tiu genro estas la tipa. Ili estas foje nomataj krom kiel kanbirdo ankaŭ kiel marĉosilviojkareksosilvioj, sed tio konfuzigas kun la Grenokanbirdo kaj la Kanbirdo ĉefe en Nordameriko kie estas komunaj tiuj nomoj por la birdospecioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanbirdoj
Aŭstrala kanbirdo, Acrocephalus australis
Aŭstrala kanbirdo,
Acrocephalus australis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Acrocephalus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas tre senmarkaj brunecaj birdoj kutime asociaj kun marĉoj aŭ aliaj humidejoj. Kelkaj estas iom striecaj, aliaj tute senmarkaj. Multaj specioj estas migrantaj.

Multaj specioj havas ebenan kapokonturon, kiu havigas al la grupo ties sciencan nomon el radikoj de la antikva greka kun signifo “akra kapo”.

Specioj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj estas tre migrantaj.

La plej enigma specio de la genro, nome Grandbeka kanbirdo (A. orinus), estis remalkovrita en Tajlando en marto de 2006. Ĝi estis trovata antaŭe nur unufoje en 1867.

Listo de specioj en taksonomia ordo redakti

 
Tiu kanbirdo nutras la idon de Komuna kukolo

Fragmentaj fosiliaj restaĵoj el Fina Mioceno (ĉirkaŭ 11 ma) de Rudabánya (NOr Hungario) montras kelkajn apomorfojn tipajn de tiu genro (Bernor et al. 2002). Pro ties frueco (plej parto de genroj de paseridaj ne estas konataj ĝis la Plioceno), ne estas certa ke ĝis estas ĝuste lokitaj ĉi tie, sed tre verŝajne ili apartenas al la Akrocefaledoj almenaŭ.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Cibois, Thiboult & Pasquet: Systematics of the extinct reed warblers Acrocephalus of the Society Islands of eastern Polynesia. Ibis (2008), 150, 365–376

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti