Kandelabro estas kandelingo kun diversaj branĉoj, dediĉita al elteno de kandeloj.

Kandelabro

Laŭ Francisko Azorín Kandelabro estas Plurbranĉa kandelingo.[1] Li indikas etimologion el la latina candelabrum, el candere (brili).[2]

Historio redakti

La Biblio diras, ke antaŭ la tabernaklo nome Sancta sanctorum (la sanktuloj de la sanktuloj) estis kandelabro de purega oro prilaborita per martelo kaj kiu havis sep brakojn, en ĉiu el kiuj ardis lampeto kiu estis metita kaj demetita.

La kandelabroj uzitaj de antikvuloj estis bazoj sur kiuj oni starigas unu aŭ pliajn lampojn dediĉitajn al lumigo de ĉambro. La formo de kandelabroj estis tre varia. Foje ili reprezentis arbotrunkok kun ties branĉoj, foje pilieron ktp. Estis kandelabroj konstruitaj tiele ke ties kandelj povis esti suprenigitaj aŭ subigitaj laŭvole.

Homero priskribante en la Odiseado la palacon de Alkinoo nome reĝo de Korfuo, parolas pri oraj kandelabroj kun formo de junulo sur altaro, kiu havis en siaj manoj bruligantajn torĉojn.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 103.
  2. Azorín, samloke.