Kandersteg

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kandersteg (stacidomo).
Kandersteg
Blazono de Kandersteg
Kandersteg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Frutigen
Koordinatoj  46° 29′ 48″ N 7° 40′ 29″ O / 46.49667 °N, 7.67472 °O / 46.49667; 7.67472 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 48″ N 7° 40′ 29″ O / 46.49667 °N, 7.67472 °O / 46.49667; 7.67472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1198
Areo 133,9 km²
Alteco 1174 m super marnivelo
Poŝtkodo 3718
Komunumkodo 0565
Mapo de Kandersteg
vdr


Pri la komunumo redakti

Kandersteg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Kandersteg situas ĉe la suda portalo de la malnova Lötschberg-Tunelo norde de la Bernaj Alpoj. Sur la teritorio de la komunumo situas la Kander-Glaĉero, kiu estas la fonto de la rivero Kander. En nordoriento de la komunumo situas la montara lago Oeschinensee. La komunumo konsistas el la du municipoj Kandersteg kaj Gastern.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kandersteg limas en nordo al Kandergrund, en nordoriento al Reichenbach en Kander-Valo, en oriento al Lauterbrunnen, en orientsudoriento al Blatten (Lötschen) (VS), en sudoriento al Wiler (Lötschen) (VS), en sudsudoriento al Kippel (VS), en sudo al Ferden (VS), en sudokcidentsudokcidento al Leukerbad (VS), en okcidento al Adelboden, kaj en nordokcidento al Frutigen.

Trafiko redakti

Pro la situo de la sudportalo de la fervojtunelo sub Lötschberg la stacidomo de Kandersteg estas ŝarĝejo por la aŭtomobiltransporttrajnoj inter Kantono Berno kaj Valezo. Krom la fervojkonekto ekzistas loka buso kaj buslinio al Frutigen.

Historio redakti

Ĝis 1850 Kandersteg estis parto de Frutigen. La hodiaŭa komunumo Kandersteg estiĝis en la jaro 1908 per disiĝo de la komunumo Kandergrund. Jam kiam Kandergrund kaj Kandersteg disiĝis de Frutigen, la kandersteganoj preferintus havis sian propran komunumon. Kiam en la jaro 1907 la kandergrundanoj rifuzis al Kandersteg propran elektrejon la situacio eksplodis, kaj la kandersteganoj kolektis subskribojn por la disiĝo. La siatempa voĉdono finis per egalaj voĉoj, tamen la disiĝo okazis per dekreto de la kantono.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti