Kang Yuwei

Kang Youwei (ĉina: 康有為; kantona: Hōng Yáuh-wàih), ankaŭ foje K’ang Yu-wei, naskita la 19- an de marto 1858 en Nanhai, Gŭangdongo, mortis la 31- an de marto 1927 en Cindao, Ŝandongo, estis ĉina verkisto, politika reformisto kiu vivis ĉe la fino de la Ĉina Imperio. Li samtempe estis socia filozofo, kaj kiel parto de tiu filozofia laboro li pritraktis la ideon de universala tutmonda planlingvo[1].

Kang Yuwei
Persona informo
Naskonomo 康有為
Naskiĝo 19-an de marto 1858 (1858-03-19)
en Nanhai District
Morto 31-an de marto 1927 (1927-03-31) (69-jaraĝa)
en Ĉingdaŭo
Tombo Tomb of Kang Youwei
Lingvoj klasika ĉina • pramandarena lingvo
Ŝtataneco Respubliko ĈinioDinastio Qing
Familio
Frat(in)o Kang Youpu
Infano Kang Tongbi
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistofilozofopolitikisto
vdr

mini|hochkant=1.1|

Kāng Yǒuwéi (ĉine; * 19-an de Marto 1858 proksime de Kantono, Provinco Kantono; † 31-an de Marto 1927 en Qingdao), estis gvida ĉina reformisto, pedagogo kaj filozofo.

Vivo redakti

Danke al sia deveno el familio de altaj ŝtatoficistoj, Kang Youwei dekomence ricevis klasikan instruadon, sed li devis ĉesigi la studadon pro krizo en sia 20-a aĝo. Post fazo de pensado en monaĥejo – kiu kaŭzis profundan ŝanĝon de lia pensmaniero – li profundigis siajn studojn kun emfazo de geografio, historio kaj budhismo. Vojaĝoj al Hongkongo en 1879 kaj al Ŝanghajo en 1882 kondukis lin en la ĉinajn regionojn sub eksterlanda administrado.

Kiam li komencis skribe fiksi sian kritikon je la ekzistanta administra sistemo kaj je la malforteco de Ĉinujo, kiu rezultis el ĝi, direktita al la ŝtatestroj de eksterlandaj regnoj, lia letero estis kaptita de ŝataj oficistoj, kiuj montriĝis al li favoraj. En publikaĵo en la jaro 1891 li esprimis kritikon je la aŭtenteco de la konfuceaj skriboj, kiu estis indignite rifuzita, tamen kondukis al tio, ke inia enhavo estis dubigita. En la luktado por reformoj en la lando baldaŭ subtenis lin lia filino Kang-Tung-Pih.

Kvar jarojn poste li ricevis en la kadro de la klasika selekto-sistemo titolon de klerulo kaj uzis tiun supreniron por verki duan memorskribon, kiun li prezentis al la kromaj ekzamen-partoprenintoj por subskribo. Li ne atakis la ĉinan ekstran politikon, sed postulis alistrukturadon de la ŝtata gvidado kaj administrado. Tiu skribaĵo ankaŭ ne estis liverita al la adresitoj, sed kondukis al tio, ke Kang trovis laboron en la ministrejo pri publika servo.

Krom la fondo de societo kaj de revuo li unue klopodis por propagandi siajn ideojn kaj trovis adeptojn en la rondo de junaj intelektulo. Koncerne la ŝtatgvidadon ili tamen trafis sur negativa reago kaj kaŭzis malpermeson de tiaj aktivaĵoj. Pro la kreskanta premo de eksterlandaj registaroj al Ĉinujo Kang Youwei decidis sendi trian skribon al la imperiestro, kun reform-proponoj por proksimume ĉiuj vivosferoj. En ties sekvo li ricevis en 1898 serion da aŭdiencoj kun la sekvo, ke ekde la 11-a de Junio 1898 la imperiestro faris serion da dekretoj, kiuj celis reformojn en edukado, ekonomio kaj administrado kaj kiuj poste estis nomataj la centtaga reformo. Kiel tiu nomo jam anoncas, tiu reformo ne estis sukcesa.

La imperiestra vidvino Cixi, subtenata de la armea ĉefo Yuan Shikai akaparis la potencon, malfaris la reformojn kaj igis serion da reformistoj ekzekuti, inter ili la fraton de Kang, Tan Sitong, reformpolitikisto. Kang Youwei, lia filino kaj lia disĉiplo Liang Qichao apenaŭ, sed fine ja sukcese fuĝis al Japanujo.

De tie lia vojaĝo kondukis lin plu al la Unuiĝinta Reĝlando de Grandbritujo kaj Irlando (Grand-Britujo kaj al Kanado. Kun la Baohuanghui, Societo por protekto de la imperiestro, li serĉis subtenon en la vicoj de la eksterlandaj ĉinoj. El Hongkongo (Xianggang li en la jaro 1900 organizis atencon kontraŭ Cixi, kiu fiaskis. Ree li iris eksterlanden, ĉi-voje al Indonezio kaj Hindujo. En diversaj skribaĵoj li prezentis eblecojn por novstrukturado de la ŝtata gvidado. Kontraste al Sun Yat-sen li vidis la estontecon de Ĉinujo ne en forigo de la monarĥio favore al respubliko – vide al mankanta preteco kaj eblecoj de la imperiestra registaro en taŭga maniero reagi al la bezonoj de la loĝantaro, la ideoj de Sun Yat-sen tamen trovis pli larĝan akcepton. Kang Youwei, kiam en 1011 okazis la Xinhai-revolucio, proponis daŭrigon de la monarĥia ŝtatformo.

Nur en 1913 Kang Youwei revenis al Ĉinujo. Kiam la nova registaro estis denove elmetita al atakoj kaj Yuan Shikaj, reage, strebis transpreni la pozicion de imperiestro, Kang Ypiweo reagis negative al tio. Anstataŭe, la surtronigo de Puyi kiel imperiestro post la morto de Yuan Shikai estis rezulto de liaj klopodoj. Jam post dek tri tagoj la nova imperiestro estis detronigita, ĝustatempe Kang Youwei trovid rifuĝon en la ambasadejo de Usono.

Kang Youwei daŭre insistis por propagandi sian formon de novorganizado de la ŝtato. Fine li ekloĝis en Ŝanghajo. Ĝis sia morto la disvastiĝo de liaj instruoj kaj verkoj estis limigita al eta rondo de adeptoj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Studoj pri la falsado de la klasikuloj fare de la kleruloj de la periodo Wang Mang, 1891
  • Konfuceo kiel reformisto, 1897
  • Vojaĝ-notoj el dek unu eŭropaj landoj, 1984
  • Nacia savo pere de ekonomia konstruado, 1905
  • Libro pri la Granda Komunumo (Da T'ung Shu, 1902 (verkita en 1902, 1913 kaj 1929 en partoj, kaj en 1935 komplete publikigita)

Germana eldono redakti

  • K'ang Yu-wei: Ta T'ung Shu. Das Buch von der Großen Gemeinschaft. [Hrsg. d. engl. Ausg.: Laurence G. Thompson. Aus d. Engl. übers. von Horst Kube. Hrsg. d. dt. Ausg.: Wolfgang Bauer]. M. e. Vorwort v. Wolfgang Bauer. Düsseldorf, Köln: Diederichs, 1974 (= Diederichs Gelbe Reihe, Bd. 3 China). ISBN 3-424-00503-7.

Literaturo redakti

  • Richard C. Howard: K’ang Yu-wei (1858-1927): His Intellectual Background and Early Thought, in A.F. Wright und Denis Twitchett (Hrsg.): Confucian Personalities. Stanford: Stanford University Press, 1962, S. 294–316 und 382–386 (notes).
  • Richard C. Howard: The early life and thought of K’ang Yu-wei, 1858-1927 (1972). Ph.D. Columbia University.
  • Rebecca Karl und Peter Zarrow (Hg.): Rethinking the 1898 Reform Period – Political and Cultural Change in Late Qing China (2002). Cambridge/Mass.: Harvard University Press, esp. pp. 24–33.
  • Laurence G. Thompson: Ta t´ung shu: the one-world philosophy of K`ang Yu-wei (1958). London: George Allen and Unwin, esp. pp. 37–57.
  • Peter Zarrow: “The rise of Confucian radicalism”, in Zarrow, Peter: China in war and revolution, 1895–1949 (New York: Routledge), 2005, 12–29.
  • W. Franke: Die staatspolitischen Reformversuche K'ang Yu-weis u. seiner Schule. Ein Beitrag zur geistigen Auseinandersetzung Chinas mit dem Abendlande (in Mitt. des Seminars für Orientalische Sprachen, Bln. 38, 1935, Nr. 1, S. 1–83).
  • K'ang Yu-wei: A Biography and a Symposium, Hg. Lo Jung-pang, Tucson 1967 (The Association for Asian Studies: Monographs and Papers, Bd. 23).
  • G. Sattler-v. Sivers: Die Reformbewegung von 1898 (in Chinas große Wandlung. Revolutionäre Bewegungen im 19. u. 20. Jh., Hg. P. J. Opitz, Mchn. 1972, S. 55–81).
  • Chi Wen-shun: K'ang Yu-wei (1858–1927) (in Die Söhne des Drachen. Chinas Weg vom Konfuzianismus zum Kommunismus, Hg. P. J. Opitz, Mchn. 1974, S. 83–109).
  • Hsiao Kung-chuan: A Modern China and a New World: K'ang Yu-wei, Reformer and Utopian, 1858–1927, Seattle 1975.
  • Kuang Bailin: Kang Youwei di zhexue sixiang, Peking 1980.
  • Wuxu weixin yundong shi lunji, Hg. Hu Shengwu, Changsha 1983.
  • Tang Zhijun: Kang Youwei yu wuxu bianfa, Peking 1984. – Ders., Wuxu bianfa shi, Peking 1984.
  • Chang Hao: Chinese Intellectuals in Crisis. Search for Order and Meaning (1890–1911), Berkeley 1987.

Literaturo en Esperanto redakti

  • XU Chongfang: La eltrovoj en la antaŭdiroj de Markso kaj de Kang Youwei pri la socia progreso en Ĉinujo. En: XU Chongfang: Marksismo, Ĉinlando kaj tutmondigo. Kun postvorto de la tradukinto. El la angla versio tradukis Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2021, ISBN 978-2-36960-294-1 (= MAS-libro n-ro 275), p.69-97. (libro aperonta en aŭtuno de 2022)

Retligiloj redakti

Rimarkoj de la lasta tradukinto redakti

Tiu ĉi teksto estas tradukita el la germana. Do, la partoj Literaturo (kun la escepto de en aparta rubriko notita liberaturo en Esperanto) kaj Retligiloj entenas nur germanajn kaj anglajn indikojn. Necesas esplori pri kromaj Esperantaj ligiloj. - Vilhelmo Lutermano.

Referencoj redakti

  1. Bradio V. Moro III, La Tut-monda Planlingvo de K’ang Yu-wei[rompita ligilo], JKI p. 14-16