Kanibalismo

ago manĝi, je kiu la manĝanto kaj la manĝato estas samspeciaj

Kanibalismo estas manĝado de samspecia estulo. Eblas do paroli pri kanibalismo inter leonoj, krokodiloj kaj eĉ leporoj.

Plej ofte, kanibalismo estas uzata kiel sinonimo de antropofagio, t. e. manĝado de homa korpo fare de aliaj homoj, kvankam antropofagio nepre havas ritualan aspekton. Kanibalismo povas esti simpla krimo de freneza homo, kiel okazas kelkfoje en okcidentaj landoj; povas esti krizokazo (pro ekstrema malsato), kiel en aviadilfalo en Peruo en 1972, en Sovetunio dum militkomunismo kaj aliaj; fine ĝi povas esti antropologia fakto.

Antropologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antropologio.

Estas du skoloj en Antropologio pri kultura kanibalismo (antropofagio). Unu, pli tradicia sed ankoraŭ akceptata, diras, ke estis fakta kanibalismo en malsamaj kulturoj en malsamaj tempoj. Laŭ tiu skolo estas du tipoj de kanibalismo:

  • En endokanibalismo uloj manĝas siajn kunulojn (aŭ ĉe Txukarramãe ilian cindron post korpbruligo), por ke la kadavro ne putriĝu, kiel okazas ankoraŭ ĉe kelkaj brazilaj triboj.
  • En eksokanibalismo oni (simbole aŭ laŭfame reale) manĝas siajn malamikojn por akiri ties fortojn kaj kapablojn. Tio estas ofta kalumnio. Pri tupioj en Brazilo, tio estas bone dokumentita fare de Hans Staden en lia mensoga raporto kaj de pridubindaj arĥeologiaj eltrovoj.

Alia skolo, pli moderna (ĉefe William Arens, hodiaŭ Erwin Frank, Heidi Peter-Röcher, Gereon Janzing kaj aro de aliaj kritikaj etnologoj), neas la realon de kanibalismo. Al tiu antropologia skolo, kanibalismo nur okazas simbole kiel la eŭkaristia manĝado de la korpo de Kristo (escepte, memkompreneble, en ekstremaj kazoj de bezono aŭ ĉe kelkaj nesociuloj kiel la konata "Kanibalo de Rotenburg" en Germanio). Tiu skolo aperis ĉar foje la hommanĝado estas nur kalumnio por plipravigi misiojn aŭ - ĉe pasintjarcentaj vojaĝantoj - por igi onin mem kredinda. Kanibaloj precipe troviĝas en la samaj raportoj kiel gigantoj kaj hundkapaj homoj.

Multaj popoloj ne rigardas kanibalismon kiel hontaĵon, sed kiel vanton. Ekzemple, brazilanoj, eĉ europidoj, ĉiam konsideris la kanibalismon grava parto de sia historio. Neniu viro en Brazilo neus esti "hommanĝanto", malgraŭ tiu estas simbola esprimo, ĉar manĝi homoj estas rigardata kiel simbolo de vireco. Riĉega brazila entrepenisto de gazetaro Assis Chateaubriand, permesis ke oni verku lian biografion, nur se oni, en unua ĉapitro, montru lin kaj lian filinon dum kanibalisma bankedo. Lia biografo por plenigi tion deziron, verkis ĉapitron kiel sonĝon, kiu kondukis la leganton al lastaj tagoj de tiu homo.

Arkeologoj jam trovis multajn pruvojn, ke oni preparis kaj kuiris homviandon kaj eĉ en Brazilo oni trovis homan falangon ene de homa koprolito (fosilia fekaĵo).

Kanibalismo kaj totemo redakti

Unu el la teorioj pri kanibalismo (reala aŭ simbola) ligas tiun al totemo. Ĉefe strukturismaj antropologoj kredas, ke manĝado de homo, same kiel vegetarismo, estas formo de similiĝi aŭ malsimiliĝi al totemaj bestoj. Sekve, se iu popolo deziras esti malsimila al karnovora bestoj, tiu elektu vegetarismon, sed se tiu volas simili al ili, tiu elektu kanibalismon.

Hans Staden skribis: “(...) Cunhambebe havis antaŭ si grandan keston plena je homa karno. Li manĝis kruron, levis ĝin antaŭ mian buŝon kaj demandis ĉu mi volas manĝi. Mi respondis 'malracia besto ne manĝas sian kunulon, ĉu homo devas manĝi alian homon?' Li mordis ĝin, tiam, kaj diris: ‘Jauára ichê’ (Mi estas jaguaro)”. Hodiaŭ kelkaj antropologoj pensas, sekve, ke la tupinambaoj faris kanibalismon por similigi sin al sia totema besto, la jaguaro.

Iom simile, la manĝo de "karno de Jesuo" en eŭkaristio, faras la kristanon similiĝi al li kaj partopreni en la spirita mondo. La kultoj de Ajaŭasko ankaŭ havas similecon al tio, ĉar multaj popoloj, kiuj uzas ĝin, pensas kaapion kaj ĉakronon kiel siajn totemojn.

La indiĝenoj Araweté de Brazilo, kredas ke iliaj dioj manĝas la mortulojn, sekve, ili entombigas la homojn en grandaj ceramikaj kaldronoj, sed nur la bravuloj estas manĝindaj de la dioj.

Literaturo redakti

En klasika literaturo, ĉefe en la antikva greka literaturo, kanibalismo aperis kiel ofta temo. En Odiseado, la ciklopoj kaj aliaj monstroj estis hommanĝantoj. En greka literaturo, kanibalo ĉiam estas barbarulo. Herodoto diras, ke kelkaj popoloj estis kanibaloj kaj iliaj priskriboj similas al tiuj de modernaj antropologoj pri endokanibalismo. Multaj verkoj pritraktas la miton de Tantalo, kiu kuiris sian filon Pelopso por oferi bankedon al lagedioj; ili, anstataŭ aprobi la oferon, kondamnis Tantalon al infero.

En la brazila literaturo, ĉiam estis omaĝoj al kanibalismo, kiel en la poemo "I-Juca-Pirama" de Gonçalves Dias, en la "Manifesto Antropofágico" (Antropofagia Manifesto) de la modernista literatura skolo, "Macunaíma" de Mário de Andrade, ktp.

Bibliografio redakti

AGNOLIN, A.1998 O apetite da antropologia. O sabor antropofágico do saber antropológico: alteridade e identidade no caso Tupinambá, São Paulo, tese, FFLCH-USP.

2000 "A razão tênue de Montaigne", in MONTAIGNE, M. de. Ensaios, São Paulo, Martins Fontes, pp. XXI-XXXIII.

ARCAND, B. Le jaguar et le tamanoir, Toronto, Boréal, 1991.

ARENS, William. The Man-Eating Myth: Anthropology and Anthropophagy, New York : Oxford University Press, 1979; ISBN 0-19-502793-0.

BARTHES, R.1961 "Pour une psycho-sociologie de l'alimentation contemporaine", Annales, vol. XVI: 977-86.

Mythologies, Paris, Seuil, 1957.

BAUDRILLARD, J.1996 L'échange symbolique et la mort, Paris, Gallimard, 1976.

BONNASSIE, P.1989 "Consommation d'aliments immondes et cannibalisme de survie dans l'Occident du Haut Moyen Age", Annales, set.-out., n. 5: 1035-56.

BOSI, A. 1994 Dialética da colonização, 2. ed., São Paulo, Companhia das Letras.

BRELICH, A. 1966 Introduzione alla storia delle religioni, Roma, Ateneo.

1969 Paides e parthenoi, Roma, Ateneo.

1979 Storia delle religioni: perché?, Napolo, Liguori.

CLASTRES, P. Chronique des indiens guayaki, Paris, Plon, 1972.

La societé contre l'état: recherces d'anthropologie politique, Paris, Minuit, 1974.

DE MARTINO, E. 1975 Morte e pianto rituale nel mondo antico, Torino, Boringhieri.

1977 La fine del mondo: contributo all'analisi delle apocalissi culturali, Torino, Einaudi.

1980 Furore, simbolo, valore, Milano, Feltrinelli.

1986 Il mondo magico: prolegomeni a una storia del magismo, Torino, Boringhieri.

DETIENNE, M. Dionysos mis à mort, Paris, Gallimard, 1977.

DOUGLAS, M. Purity and danger: an analysis of concepts of pollution and taboo, Londres, Routledge and Kegan Paul, 1966.

1979 I simboli naturali, Torino, Einaudi.

ELIAS, N.1939 Über den Prozess der Zivilisation, vol. I, Basileo, Haus zum Falken.

FERNANDES, F.1970 A função social da guerra na sociedade tupinambá, São Paulo, Livraria Pioneira.

1989 A organização social dos tupinambá, São Paulo, Huicitec/UnB.

FRANK, Erwin: »Sie fressen Menschen, wie ihr scheußliches Aussehen beweist …«. Kritische Überlegun-gen zu Zeugen und Quellen der Menschenfresserei. In: Duerr, Hans-Peter (Hrsg.): Authentizität und Betrug in der Ethnologie. Frankfurt am Main 1987: 199-224.

GIARD, L.1996 "Fazer a cozinha", in CERTEAU, M. de, GIARD, L. & MAYOL, P. (orgs.), A invenção do cotidiano. Habitar e cozinhar,v. 2, Petrópolis, Vozes.

HARRIS, M. 1977 Cannibals and king: the origins of culture, New York, Random House.

1985 Good to eat: riddles of food and culture, New York, Simon and Schuster.

HARTOG, F.1980 Le miroir d'hérodote: essais sur la représentation de l'autre, Paris, Gallimard.

HOLLANDA, S. B. DE 1994 Caminhos e fronteiras, São Paulo, Companhia das Letras.

JANZING, Gereon 2007 Kannibalen und Schamanen. Verbreitete Irrtümer über fremde Völker und Kulturen. Löhrbach, Grüne Kraft.

2007 Der unwiderstehliche Geschmack von Menschenfleisch. Eine Anthologie zu Menschenfressern und Kannibalismus.

LANTERNARI, VITTORIO 1974 La grande festa: vita rituale e sistemi di produzione nelle società tradizionali, Torino, Einaudi.

LEACH, E.1964 "Anthropological aspects of language: animal categories and verbal abuse", in LENNEBERG, E. H. (org.), New directions in the study of language, Cambridge, Mass.

LESTRINGANT, F.1994 Le Cannibale: grandeur et décadence, Paris, Perrin.

LÉVI-STRAUSS, C. Anthropologie structurale, Paris, Plon, 1964. ] 1967b Du miel aŭ cendres, Paris, Plon.

1968 L'origine des manières de table, Paris, Plon.

Le cru et le cuit, Paris, Plon, 1964.

LOT-FALCK, E. 1953 Les rites de chasse chez les peuples sibériens, Paris.

MASSENZIO, M.1994 Sacro e identità etnica: senso del mondo e linea di confine, Roma, Franco Angeli.

MELIÁ, B. 1981 "El 'modo de ser' guaraní en la primera documentación jesuítica (1594-1639)", Revista de Antropologia, vol. 24: 1-24.

MENGET, P.1993 "Notas sobre as cabeças mundurucu", in CASTRO, E. V. de & CUNHA, M. C. da (orgs.), Amazônia: etnologia e história indígena, São Paulo, Núcleo de História Indígena e do Indigenismo da USP/FAPESP.

MÉTRAŬ, A.1971 Religions et magies indiennes d'Amérique du Sud, Paris, Gallimard, 1967.

PETER-RÖCHER, Heidi (1998): Mythos Menschenfresser. Ein Blick in die Kochtöpfe der Kannibalen. München.

POMPA, C.1981 "Il mito della 'Terra senza Male': aspetti del profetismo tupì-guaranì", in POMPA, C., MAZZOLENI, G. & SANTIEMMA, A. (orgs.), L'America rifondata: analisi di tre risposte indigene all'Occidente, Roma, La Goliardica.

REMOTTI, F.1996 Contro l'identità, Roma/Bari, Laterza.

ROUSSEAU, G. S.1995 "Uma ciência do canibalismo", in ALFONSO-GOLDFARB, A. M. & MAIA, C. A., História da ciência: o mapa do conhecimento, São Paulo, Edusp.

SABBATUCCI, D.1965 Saggio sul misticismo greco, Roma, Ateneo.

1975 Lo Stato come Conquista Culturale, Roma, Bulzoni.

1978 Il mito, il rito e la storia, Roma, Bulzoni.

SAHLINS, M.1976 "La pensée bourgeoise", in Culture and practical reason, Chicago, University of Chicago.

1987 Islands of history, Chicago, University of Chicago Press.

TAMBIAH, S. J. Culture, thought, and social action: an anthropological perspective, Cambridge, Harvard University Press, 1985.

VALERI, R. 1977 Alimentazione, in Enciclopedia Einaudi, vol. I, Torino, pp. 344–61.

VIVEIROS DE CASTRO, E. 1986 Araweté: os deuses canibais, Rio de Janeiro, Jorge Zahar.

1992 "Apresentação", in VILAÇA, A., Comendo como gente, Rio de Janeiro, Editora da UFRJ, p. XVIII.

VIVEIROS DE CASTRO, E. & CARNEIRO DA CUNHA, M.1986 "Vingança e temporalidade: os tupinambá", Anuário Antropológico/85, Tempo Brasileiro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.scielo.br/scielo.php?script=sci_arttext&pid=S0034-77012002000100005&lng=pt&nrm=iso http://www.scielo.br/scielo.php?pid=S0104-93132005000200003&script=sci_arttext&tlng=pt