La kanoloj (itale "cannolo" 'eta tubo'; plurale, cannoli) estas tipa dolĉaĵo de Sicilio, de kie ĝi venas. Ĝi konsistas el pasto tuboforma enruligita kiu intere havas plurajn ingrediencojn miksitaj kun fromaĝo (rikoto). Ĝi estas tiel populara en Sicilio ke preskaŭ ĉiuj dolĉaĵvendejoj ofertas ĝin dum la tuta jaro.

Cannoli aŭ kanoloj, en dolĉaĵvendejo de Sicilio.

La kanoloj, ekde antikvaj jaroj, apartenis al la karnavaleskaj dolĉaĵoj tipaj de la itala kuirarto. Tamen, la ĝenerala kredo de la loĝantaro, ili estas konsiderataj kiel heredaĵo lasita de la araboj en la insulo, samkiel la kasato. Antaŭe ĝi estis enruligita en peco de kano (nuntempe tiun parton oni aĉetas jam farita aŭ enruliĝas per metalaj muldiletoj) kaj frititaj kun ĝin, poste ĝi estas farĉita kun la sukerumita rikoto kaj aromigita.

La interna farĉaĵo ellaboriĝas surbaze de rikoto (porokaze kaj malpli ofte estas uzata maskarpono) kiu estas gustigita kun malsamaj kombinaĵoj el vanilo, ĉokolado, pistako, rozakvo aŭ aliaj. Oftas la uzado de kelkaj ingrediencoj kiel ornamaĵoj en ĝiaj ekstremoj. La kanoloj ankaŭ havas diversajn grandojn kiuj varias ekde la "cannulicchi", ne pli granda ol fingro, ĝis la plej grandaj troveblaj kutime en Piana degli Albanesi, sude de Palermo, el 15 ĝis 20 cm kaj 4-5 cm larĝaj.