Kanopo

Ujoj, kiuj en Antikva Egipto servis por meti la internajn organojn elkorpigataj el la korpo de mortinto dum mumiigo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ujo. Por informoj pri la stelo Kanopo en la konstelacio Kareno, vidu la artikolon Alfo Karena.

Kanopo estas markigo de unu el kvar ujoj, kiuj en Antikva Egipto servis por meti la internajn organojn elkorpigataj el la korpo de mortinto dum mumiigo. La nomo estis en novepoko derivita de nomo de urbo Kanób fare de eŭropaj antikvaĵistoj, kiuj erare intermiksis kanopojn kun loka aspekto de dio Oziriso, adorata ĉi tie de ptolemea periodo en aspekto de vezika vazo kun homa kapo.

Aro da kanopoj
Kanopa ujo de Tutanĥamon ŝirmata de diinoj

Priskribo redakti

La kanopoj estas dokumentitaj unue ekde la 4-a dinastio, kutime troviĝanta ekde la periodo de la 5-a dinastio. Ili estis farataj el kalkŝtono, alabastro, fajenco, ceramiko, pli poste eĉ el bronzo. Devene ili estis kovritaj per plata kovrilo kutime el la sama materialo (sed iam ankaŭ per ligna), ekde la unua dumtempa periodo la kovrilo havadis aspekton de homa kapo, ofte kun aspekto de la mortinto. Ekde la fino de la 18-a dinastio la kovrilo de ĉiu el la kanopoj havis aspekton de unu el kvar sepultaj egiptaj dioj - la t.n. filoj de Horuso, kiuj estas konsiderataj kiel ŝirmantoj de la metitaj organoj en la kanopoj:

Samtempe kiel iliaj ŝirmantinoj estis konsiderataj kvar diinoj (en la sama vico): Neit, Nebthet, Eset kaj Selket.

Ekde la 12-a dinastio la kanopoj estadis metataj en apartan kanopna ujon (iam kunmetita el pluraj enmetitaj en sin ujojn) en aspekto de malpligrandigita ĉerko (pli poste de diversaj formoj, ekz. modelo de naoso) kaj tiel ĉi laŭ spacaj eblecoj lokigataj en orienta niĉo de sepulta ĉambro. Ekde la periodo de la 21-a dinastio, kiam okazas pliperfektigo de la tekniko de mumiigo, la internaĵoj de la mortinto metataj en la kanopojn, sed farinte la mumiigon ili estis metataj en pakumetoj reen en la korpon. Sed la kanopoj, kiuj restis plu parto de la sepulta ekipaĵo, restadis aŭ malplenaj aŭ ili entute ne estis faritaj kiel kavaj. Intermita reviviĝo de ilia funkcio okazis en la periodo de la 26-a dinastio dum la t.n. saja renesanco.

Laŭ Francisko Azorín Kanopo estas Antikv vazo kronita per homa aŭ besta kapoformo; ĝi troviĝas en multaj egiptaj tomboj, laŭŝajne por enhavi la intestojn de la mortinto. Egipta dio reprezentita per tiaj vazoj.[1] Li indikas etimologion el Kanopo, propra nomo de Egipta urbo, kaj de tie la latina canopus.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 104.
  2. Azorín, samloke.