Kantabra Demokratia Maldekstro

Kantabra Demokratia Maldekstro (hispane Izquierda Democráctica Cántabra aŭ mallongige IDCAN) estis maldekstra politika partio kreita de eksanoj de Unuiĝinta Maldekstro en Kantabrio. Ties estroj estis Ángel Agudo kaj Martín Berriolope. Tiu ĉi estis reprezentanto de la partio kaj estis preleganto (kun anoj de UPCA, PRC kaj la kantabraj sekcioj de la Popola Partio kaj PSOE) en la tiel nomita Pakto de Carmona la 19-an de decembro 1997, per kiu oni komune konsentis reformi la Statuton de Aŭtonomeco de Kantabrio.

IDCAN kondidatiĝis koalice kun la kantabra sekcio de la Hispana Laborista Socialista Partio, je komuna nomo PSOE-Progresistas. En majo 2003, post regiona baloto, IDCAN estis parto de registaro koalicia de PSOE kaj PRC. La 8-an de novembro 2003 oni malfondis la partion kaj ĝi solviĝis en la kantabran sekcion de PSOE.