Kantaksantino

kemia kombinaĵo

Kantaksantino estas karotenoido nome pigmento amplekse distribuata en naturo. La karotenoidoj apartenas al pli granda klaso de fitokemiaĵoj konata kiel terpenoidoj. La kemia formulo de Kantaksantino estas C40H52O2.[1] Ĝi havas E-numeron E161g kaj ĝi estis aprobita por uzado en la EU kaj Usono[2] tamen ĝi ne estis aprobita por uzado en Aŭstralio kaj Novzelando.[3]

Ĝi estis la unuan fojon izolita en manĝeblaj fungoj. Ĝi troviĝis ankaŭ en verdaj algoj, bakterioj, krustuloj, kaj fiŝoj kiaj karpoj, sparedoj, kaj aliaj.[1]

En la EU, Kantaksantino estas permesta laŭleĝe por esti aldonita al kolbasoj el Strasburgo (ĉefe al tiuj eksportataj al Francio), same kiel al trutomanĝo, salmomanĝo kaj kokomanĝo.[4] La limo ĉe Eŭropa Unio estas 80 mg/kg ĉe manĝo,[1] 8 mg/kg por ovodemetaj kokinoj kaj 25 mg/kg ĉe manĝo por alia kortobirdaro kaj salmonedoj.

Notoj redakti

  1. US FDA: Colour Additive Status List. Alirita 2011-10-27.
  2. Australia New Zealand Food Standards Code Standard 1.2.4 - Labelling of ingredients. Alirita 2011-10-27.
  3. . Canthaxanthin - your questions answered (Lundon 12a Aprilo 2010). Arkivita el la originalo je 2008-09-06. Alirita 7a Julio 2011. Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-09. Alirita 2012-07-06.