Kanterburia Muzeo (Novzelando)

La Kanterburia Muzeo (angle Canterbury Museum) estas muzeo situanta en la urbocentro de Christchurch, Novzelando, nome en ties kultura areo.[1]

Kanterburia Muzeo
Canterbury Museum
muzeo
Lando Nov-Zelando vd
Situo Christchurch City
Adreso Rolleston Avenue, Christchurch, New Zealand
Arkitekto(j) Benjamin Mountfort vd
Estiĝo 1870
Koordinatoj 43° 31′ 51″ S, 172° 37′ 38″ O (mapo)-43.5309172.6271Koordinatoj: 43° 31′ 51″ S, 172° 37′ 38″ O (mapo)
Kanterburia Muzeo (Novzelando) (Nov-Zelando)
Kanterburia Muzeo (Novzelando) (Nov-Zelando)
DEC
Kanterburia Muzeo (Novzelando)
Kanterburia Muzeo (Novzelando)
Situo de Kanterburia Muzeo (Novzelando)
Map
Kanterburia Muzeo
Retpaĝo http://www.canterburymuseum.com/
vdr

La muzeo estis fondita en 1867 kaj ekde tiam kreskis por enhavi la novzelandan naturan diversecon kaj ties homan heredon. Dekomence oni kolektis ostojn de moaj kaj birdajn haŭtaĵojn, kaj oni interŝnaĝis ilin kun tutmondaj muzeoj[2] La Muzeo havas pli ol du milionoj da kolekteroj kaj specialiĝas en la historio de komencaj Maorioj, frua setlado fare de Eŭropanoj kaj esplorado al Antarkto.

La origina konstruaĵo estis malfermita en 1870 fare de la arkitekto Benjamin Mountfort kaj estas ekzemplo de publika konstruaĵo de stilo novgotiko en Christchurch.[2] Temas pri ununura spaco 21.3 m longa kaj 10.6 m larĝa kiu enhavas galerion eltenita de kolonoj de agatido, kiel multaj muzeoj Viktoriepokaj.[3] La ekstero de la muzeo estis konstruita el griza bazalto el la najbara Halswell Quarry.[3] Poste oni aldonis multajn plibonigojn dum la jaroj.

Notoj redakti

  1. Canterbury Museum, Christchurch, Virtual Tourist Arkivigite je 2013-03-30 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. 2,0 2,1 "Our History", Canterbury Museum. Kontrolita 31a Aŭgusto 2011. Arkivigite je 2013-04-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-30. Alirita 2013-03-22.
  3. 3,0 3,1 "The Canterbury Museum", Christchurch City Libraries. Kontrolita 31a de Aŭgusto 2011.