Kantino estas manĝejo kaj trinkejo en entrepreno, lernejo kaj aliaj instancoj kun multaj kunlaborantoj. La prezoj en kantino plej ofte estas pli malaltaj ol en aliaj manĝejoj ĉar profito ne estas la celo. La entrepreno kelkfoje kunpagas por la ekspluatado.

Kantino de la aŭtomobilfabriko en 1972
Plastaj kantinoteleroj el la 1960-aj jaroj

Laŭ Francisko Azorín Kantino estas Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn k. manĝaĵetojn al soldatoj, laboristoj, k.c., loĝantaj ĉiuj en sama establejo.[1] Li indikas etimologion el greka kantos (angulo).[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 104-105.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti