Kanto de Roland

mezepoka franca epopeo

La Kanto de Roland (ankaŭ RolandkantoKanto pri Rolando, france, Chanson de Roland) estas unu el la plej famaj tekstoj de la mezepoka literaturo.

La Chanson de Roland
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Turold
Lingvoj
Lingvo malnovfranca lingvo
Eldonado
Eldondato 11-a jarcento
Ĝenro Epika kantoepopeo
Loko de rakonto HispanioZaragozo
vdr
Ok scenoj de Rolandkanto en unu bildo.

Priskribo redakti

Ĉi tiu ĝesto aŭ recitaĵo de heroaĵo, rakontas la frankan invadon en Iberion en la jaro 778, kaj la morton de la nevo de Karolo la Granda, la brava Roland, en la Batalo de Roncesvalo. La verko havas multajn variojn. "La plej antikva kaj plej bela", (laŭ Turoldus), datumas de la fino de la 11-a jarcento aŭ de la komenco de la 12-a jarcento. Tiel, ĝi estas la plej malnova grava franca verko restanta.

Ties ĉefa trajto estas la tema unueco, pli rara en la pioniraj verkoj. Ĝi estis verkita fine de la 11-a jarcento, kaj estas anonima, ĉar la nomo Tiroldus, kiu aperas en la manuskripto de Oksfordo povus estis de la aŭtoro, de la kopiisto aŭ de la menestrelo. La teksto enhavas ĉirkaŭ kvar mil versojn deksilabajn.

Ĝia intrigo baziĝas sur reala historia ago, nome masakro fare de eŭskoj en la jaro 778 kontraŭ la ariergardo de la franca armeo kiu estis reveninta en Francion. Tamen en la fikcio kiuj atakaj estas maŭroj komplice kun la perfida nobelo Ganelono, malamiko de Rolando, estro de la ariergardo, kiu heroe rezistas kaj nur tuj antaŭ sia mortigo kornalvokas la armeon; Karolo la Granda revenas kaj venkas super la maŭroj, dum Ganelono estas ekzekutita.

La gravo de la kanto kuŝas en tio ke ĝi estis poste inspiro por franca, germana, angla, hispana, itala literaturoj. La epopeo apartiĝis disde la historia okazaĵo por kanti la feŭdan epopeon, la lukton de nobelaj frankaj kavaliroj kotraŭ paganoj, la elstarigon de la kavalira honoro kaj de la religia devo, nome du sentoj kiuj formas la grandon kaj belon de epoko ankoraŭ antikva. La roluloj estas tiukadre tipoj pli de la feŭda socio ol individuoj psikologie studitaj kaj sendependaj.

La stilo estas monotona kaj malmulte bunta; la eposa grando de kelkaj fragmentoj estas kortuŝaj, kiel por ekzemplo tiu de la morto de Rolando kiu post malsukcesa klopodo rompi sian glavon por ke ĝi ne estu militakiro de malamikoj, mortas en alta religia ardo.

Esperanta traduko redakti

Rolandkanto tradukis Eugène Noël kaj eldonis la Presa Esperantista Societo (Parizo) en 1906. 175 paĝoj.

 
 Traduko de "La Chanson de Roland" laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899) estas reviviĝo de manuskripto de Oxford (Oksfordo), kaj enhavas la originalan verkon kune kun franca traduko. Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj per klinitaj literoj ne troviĝas sur la Oksforda manuskripto, sed estas reeldonitaj el diversaj tekstoj, el kiuj ĉefa estas la manuskripto de Venizo. 

Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Rilata temo redakti

Alia balado "Runtsivalsstríðið" (Batalo de Roncesvalo) estas kantata ĝis nuntempo en feroa ĉendanco en Feroaj Insuloj. Ĝi temas pri la sama batalo.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti