Kantobirdo estas birdo apartenanta al la ordo de Paseroformaj (ĉ. 4000 specioj), en kiuj la voĉa organismo estas disvolvigita tiele ke ĝi produktas variajn sonnotojn, komune konataj kiel birdokanto. Estas pruvoj por sugesti, ke kantobirdoj evoluis antaŭ ĉirkaŭ 50 milionoj da jaroj en la okcidenta parto de Gondvano kiu poste iĝis Aŭstralio, Novzelando, Novgvineo kaj Antarkto, antaŭ disiĝi tutmonden.[1]

Eŭropa sturno (Sturnus vulgaris) kantanta

Tiu 'birdokanto' estas esence teritoria en tio ke ĝi komunikas la identecon kaj lokigon de individuo al aliaj birdoj kaj ankaŭ signas seksajn intencojn. Oni ne konfuzu ĝin kun birdalvokoj, kiuj estas uzataj por alarmo kaj kontakto, kaj gravas ĉe birdoj kiuj manĝas aŭ migras are.

Aliaj birdoj havas kanton por allogi partneron aŭ pluteni teritorion, sed tiuj estas kutime simplaj kaj ripetaj, kaj malhavas la varion de multaj paserinaj kantoj. La monotona ripetado de la Komuna kukolo aŭ de la Malgranda porzano povas esti kontrastataj kun la vario de Najtingalo aŭ de Grenokanbirdo.

Kvankam multaj kantobirdoj havas kantojn agrabalajn al homaj oreloj, tio ne nepras. Multaj membroj de la familio de korvoj grakas aŭ ĉirpas per sonoj akraj al homoj.

Notoj redakti