Kantono Ŝafhaŭzo

La Kantono Ŝafhaŭzo (germane Schaffhausen, france Schaffhouse, itale Sciaffusa, romanĉe Schaffusa) estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo nomiĝas kiel la kantono Ŝafhaŭzo. Fine de 2004, en la kantono vivis 73900 loĝantoj, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2009 al 75677. Oficiala kantona lingvo estas la germana. La parolata lingvo estas la ŝafhaŭza dialekto de la alemana.

Kantono Ŝafhaŭzo
Blazono de Kantono Ŝafhaŭzo
Rigardo al la urbo Ŝafhaŭzo kun la montaro Randen en la fono
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Ŝafhaŭzo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1501
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  SH
Nombro de loĝantoj 75677 (2009-12-31)
Areo 298 km²
Loĝantardenseco 254 loĝantoj/km²
Koordinatoj 47° 42′ N 8° 38′ O / 47.700 °N, 8.633 °O / 47.700; 8.633 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ N 8° 38′ O / 47.700 °N, 8.633 °O / 47.700; 8.633 (mapo)
Situo de Kantono Ŝafhaŭzo en Svislando
Mapo de la Kantono Ŝafhaŭzo
vdr

Geografio redakti

 
Rejn-Akvofalo ĉe Neuhausen

La kantono Ŝafhaŭzo estas la plej norda parto de Svislando. Situanta norde de la rivero Rejno (nur eta parto de la urbo Stein am Rhein situas sude) je la suda flanko de la montoĉeno Randen, la teritorio je tri flankoj estas ĉirkaŭata de Germanio, kaj havas germanian enklavon (la komunumon Büsingen am Hochrhein).

La teritorio de la kantono siaflanke ne estas ligita sed konsistas el tri partoj: La ĉefparto kun la ĉefurbo kaj du eksklavoj, nome unuflanke en oriento la iama distrikto Stein ĉe Rejno, al kiu krom Stein apartenas la komunumoj Buch, Ramsen kaj Hemishofen, kaj aliflanke en sudokcidento eksklavo konsistanta el la komunumoj Buchberg kaj Rüdlingen.

La pejzaĝo estas monteta (la alteco varias de 344 metroj super marnivelo en plej profunda valo ĝis 912 metroj sur la monto Hagen) kaj plena je arbaroj.

Vidindaĵoj redakti

Turisme konataj estas la Rejn-Akvofalo inter Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo kaj la zurika komunumo Laufen-Uhwiesen kaj la impresa fortikaĵo Munot en la centro de la kantona ĉefurbo Ŝafhaŭzo.

Politiko redakti

Ŝafhaŭzo estas la sola kantono, kiu devigas siajn civitanojn partopreni voĉdonojn. Kiu ne plenumas tiun civitanan devon, devas pagi simbolan punon de 3 svisaj frankoj por ĉiu ne-voĉdono.

Politika divido redakti

Kantono Ŝafhaŭzo ne konas la subdividon en distriktoj. Aktuale en oktobro 2008 ĝi konsistas el 32 politikaj komunumoj, el kiuj kelkaj malaperas pro kuniĝoj je la 1-a de januaro. Vidu sub:

Historio redakti

Ĉe la piedo de Reiat apud Thayngen antaŭ pli ol 10000 jaroj en prehistoria tempo vivis la unuaj homoj en Kantono Ŝafhaŭzo en la loĝkaverno Kesslerloch.

En romia epoko armestrato kondukis tra la teritorio de la hodiaŭa Kantono Ŝafhaŭzo. En la unua jarcento antaŭ Kristo estis fondita la romia setlejo Iuliomagus (ankaŭ menciita kiel Juliomagus kaj Iuliomago), kiu troviĝis sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Schleitheim. Hodiaŭ videblas nur ankoraŭ la elfosita publika banejo.

La urbo Ŝafhaŭzo estiĝis proksimume en la jaro 1000 post Kristo pri ĝia aparta geografia situo supre deRejn-Akvofalo. Ŝafhaŭzo sub la reĝo Henriko la 3-a fariĝis la plej grava transŝarĝloko de la regiono. En la jaro 1045 Henriko la 3-a konceis en Kolonjo al Gafo Eberhard la 4-a de Nellenburg la monerrajton en Ŝafhaŭzo.

En la jaro 1402 en Ŝafhaŭzo okazis unu el la unuaj konataj ŝafhauzaj sorĉistinprocesoj.

La hodiaŭa kantono baziĝas sur la regnejo de la urbo Ŝafhaŭzo, kiu dum la epoko de la Ŝtaŭfoj fariĝis libera regna urbo. La estiĝanta urba ŝtato asociiĝis en 1454 kun la Svisa Ĵurkomunumo kaj fariĝis en 1501 ties membro. 1529 en Ŝafhaŭzo estis enkondukita la reformacio. La nuna konstitucio de la kantono datiĝas de la jaro 1876.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La informoj pri la historio de la kantono sur tiu-ĉi paĝo baziĝas sur libera traduko el la teksto en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)