Kantono Fairfax situas nord-oriente en Virginio en Usono kaj estas klare la plej loĝata kantono en Virginio. Ĝi estas, laŭ la mezuma enspezo de mastruma familio, la dua plej riĉa kantono de Usono, post najbara kantono Loudoun.

Fairfax (Virginio)
Mapo
Mapo de Virginio kun Fairfax emfazita
Situo en Virginio
Situo de Virginio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1742
Ŝtato Usono
Subŝtato  Virginio
Ĉefurbo Fairfax
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1.053 km²
1.023 km²
30 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2007:
 - Loĝdenso:

1.077.000
1018 / km²
Horzono: Orienta tempo
Retejo: www.fairfaxcounty.gov
vdr

Kantono Fairfax ekestis en 1742 el la norda parto de tiama kantono Prince William. Ĝi estis nomita laŭ Thomas Fairfax, (6-a) lordo Fairfax of Cameron, angla nobelo, kiu dum pli ol duono de sia vivo, ĝis sia morto, vivis en siaj posedaĵoj en la kolonia Virginio (kvar aŭ kvin nunaj kantonoj).

En 1757 la du nord-okcidentaj trionoj de kantono Fairfax apartiĝis kaj iĝis kantono Loudoun. En 1789 parto de la kantono estis cedita al la federacia registaro, kiu kreis el ĝi kantonon Alexandria en la distrikto Kolumbio. Escepte de urbo Alexandria, tiu parto estis redonita al Virginio en 1870; en 1920 ĝi ricevis la nomon kantono Arlington.

Urbo Falls Church sendependiĝis en 1948, urbo Fairfax en 1961.

Servoj redakti