Kantono Newport (Rod-Insulo)

Kantono Newport estas unu el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ankaŭ ĝia plaj granda urbo nomiĝas Newport.

Newport (Rod-Insulo)
Mapo
Mapo de Rod-Insulo kun Newport emfazita
Situo en Rod-Insulo
Situo de Rod-Insulo en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1703
Ŝtato Usono
Subŝtato  Rod-Insulo
Ĉefurbo
Plej granda urbo Newport
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
812 km²
269 km²
543 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

85.433
317 / km²
vdr

Newport grandparte situas sur pluraj insuloj en la Golfo de Narragansett, inter kiuj la plej grandaj estas Aquidneck Island (kun urbo Newport), Conanicut Island kaj Prudence Island. Nur la plej orienta parto situas sur kontinenta tero, sed ne havas teran limon al cetera Rod-Insulo. La insuloj Aquidneck kaj Conanicut estas ponte ligitaj al la kontinento kaj inter si.

El la nominala areo de 812 km² nur triono estas seka tero, ĉar granda akvoareo sude de la insularo apartenas al urbo Newport. La loĝdenso de 317/km² rilatas nur al la seka tero.

La plej alta loko estas Pocasset Hill, 98 metrojn alta.

Administrado redakti

Kiel ĉiuj kantonoj de Rod-Insulo, Newport ne havas administran funkcion, do ankaŭ ne oficialan sidejon.

 
La urboj de Newport

Urboj redakti

Newport estas dividita je ses urboj:

  • Jamestown
  • Little Compton
  • Middletown
  • Newport
  • Portsmouth
  • Tiverton