Kaouther Adimi

alĝeria verkisto

Kaouther Adimi (naskiĝis en1986 en Alĝero) estas verkistino el Alĝerio kiu loĝas en Francio, magistrino en moderna literaturo kaj internacia administrado de homaj rimedoj. En ĉiuj siaj romanoj ŝi parolas pri la nekapablo interparoli pro la graveco de tabuoj inter generacioj[1].

Kaouther Adimi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1985 (1985-11-30) (38-jaraĝa)
en Alĝero
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Alĝerio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Our Wealth ❦
Q75978442 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivkuro redakti

Kvankam ŝi naskiĝis en Alĝerio kaj havas la alĝerian naciecon, post kiam ŝia loĝloko plurfoje ŝanĝiĝis inter Orano (Alĝerio), Grenoblo (Francio) kaj Parizo kie ŝi nun loĝas. Ŝi konsideras ŝin alĝeria civitano kaj laŭ adopto ankaŭ franca, ĉar ŝi rifuzas ligi sian identecon en unu sola lando[1].

Premioj redakti

Siaj noveloj estis dufoje distingitaj kun la premio de juna franclaningva verkisto (2006 kaj 2008) kaj la premio de la FELIV (Internacia Festivalo de la Literaturo kaj de la Junulara Libro de Alĝero, 2008). Kun sia unua romano L'envers des autres (2011) kiu temas pri la nediritaĵoj kiuj disigas la generaciojn[1], ŝi gajnis la Prix littéraire de la vocation (Literaturan premion de la alvokiĝo). En 2017 aperis la verko Nos richesses (Niaj riĉecoj)[1], libro per kiu ŝi akiris la Premion Renaudot de la studentoj kaj la Premion de la Stilo (2017), kaj kiu estis selektita de la Akademio por la Premio Goncourt en 2017[2].

Verkaro redakti

En 2010 aperis 'Balerinoj de papisha', kiu fariĝis 'Envers des autres' en sia franca versio de 2011 kaj en 2016 sekvis 'Des pierres dans ma poche'[1].

  • L'envers des autres, Actes sud, Arles, 2011, ISBN 9782742797257
  • Des pierres dans ma poche, Parizo, eldonejo Seuil, 2016, ISBN 9782021302691
  • Le Sixième Œuf, eldonejo Barzakh, 2011
  • Nos richesses, eldonejo Seuil, 2017. ISBN 9782363604507
  • Au vent mauvais, roman, éditions du Seuil, 2022. ISBN 978-2-0215-0356-2

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (franca) Mabrouck Rachedi, "Nos richesses » : Kaouther Adimi, l’étrangère", Jeune Afrique, la 15-an de septembro 2017, alirite la 21-an de decembro 2019.
  2. (franca) Emmanuelle Caminade, "Envers des autres, Kaouther Adimi", alirita la 321-an de decembro 2019.