Kapelo estas preĝejo, kiu ne estas regula kirko. Tio estas senaltara preĝejo, kie nur kelkaj diservoj estas farataj (sed ne la eŭĥaristio) aŭ preĝejo, kiu estas nek paroĥa, nek prioreja. La plej fama estas la Siksta Kapelo. Ĝi estas ofte privata kaj apartenas al bieno, hospitalo, prizono ks.

Laŭ Francisko Azorín Kapelo estas Malgranda religiejo aneksa al pli granda konstruaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina capella, el cappa (mantelo), ĉar en la unua, franca, oni konservis tiun de Sankta Marteno.[2]

Vidu ankaŭ redakti

En alia senco ĝi signifas altarejon.

Kapelo signifas ankaŭ aron de la muzikistoj, ludantaj aŭ kantantaj en kapelo (kapelestro = ĥorestro).

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 105.
  2. Azorín, samloke.