Kapelo Sankta Anna (Hütten)

La Preĝejeto Sankta Anna (germane: St. Annakapelle) estas monumentprotektita minista kapelo en Leogang-Hütten en Aŭstrio. Ĝi situas rekte ĉe la centro de Hütten ĉe la ponto kondukanta trans la riveron Leoganger Ache fluantan sude de la preĝejeto. Tre proksimas la linda Muzeo pri minado kaj gotika arto kiel ankaŭ jubilea tilio plantita en honoro de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Ĉiujare okazas en la 26.3. granda Anna-festo.

Minista kapelo Sankta Anna en Leogang
Interno kapela

Historio redakti

La preĝejeto konstruitis en 1769/70 laŭ komisio de la princĉefepiskopo Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach por anstataŭigi modestan antaŭulan konstruaĵojn. Tio okazis post lia akiro de la minejoj. Sankta Anna, patrino de la Dipatrino, estas sanktulino de la arĝentistoj. La lasta restaŭrado iĝis en la jaro 1982/83.

Ekipaĵo redakti

Maloftas la tiea monto-altaro, maltriptika. Temas pri unu el nur tri tiaj altaroj konataj: la du aliaj (triptikoj) estas en Annaberg-Buchholz kaj en Brenner-Gossensaß. Montratas en la malsupra altarparto la minista vilaĝo Hütten kun enirejo galeria, el kiu ministo elpuŝas transportĉaron. Supre estas pluaj minadaj sanktuloj, ekz. Barbaro el Nikomedio kun kaliko. Videblas ankaŭ Sankta Floriano apoganta sin sur flagon ruĝan-blankan-ruĝan kaj verŝante akvon per la dekstra mano sur brulanta administra domo de minejo.

Gapminejo redakti

Ĉirkaŭ 5 km for en la sudokcidento troviĝas impona gapminejo en la vilaĝokvartalo Schwarzleo, kie ĝis nun videblas la vivo de mezepoka kaj frua moderntempa ekspluatado enmineja.

Eksteraj ligiloj redakti

47.4415612.71019