Kapelo Sankta Klemento (Eisenach)

La Kapelo Sankta Klemento (germane: Clemenskapelle) estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj malsekularaj de la urbo Eisenach, Germanio.

La Kapelo Sankta Klemento

Historio redakti

Landgrafo Hermano la 1-a laŭdire forpuŝigis la leprulojn, okaze de la fondo de la Katarina monakejo (1214), el la tie situanta Nikolao-malsanulejo en la okcidenta urboparto trans malantaŭ la Nikolao-pordegon. La unua mencio de la nova leprozula komplekso, al kiu apartenis ankaŭ la Klemento-kapelo, estis en 1295.

Ĝis la 17-a jarcento oni uzis la preĝejeton por diservoj. En 1813, kiam francaj okuptrupoj venis al Eisenach, ĝi ege damaĝitis. Poste la ejo funkciis kiel kaprujo kaj lignodeponejo. Nur en 1866 ĝi restaŭritis danke al subvencio de lia grandduka moŝto Karlo Aleksandro. Tiam la konstruaĵo apartenis jam al la Hospitalo Sankta Anno respektive al ties fondaĵo.

De la origina konstruaĵo konserviĝis la muroj kaj kelkaj detalaĵoj, kiel ekz. la fenestroj de la norda kaj de la eosta flankoj. La ejo, estante 5,92 metrojn longa kaj 4,47 metrojn larĝa, estas tre modesta.

La tuto volonte uzitis, ĝis la nedaŭra fermo, kiel ejo por baptoj, geedzigoj kaj diversaj jubileaj festoj.

Fonto redakti

Informoj sur la urbaj retpaĝoj Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Gazetartikolo de 2014[rompita ligilo]