Kapelo Sankta Marteno (Saalfeld)

La Kapelo Sankta Marteno (germane: Martinskapelle) estas protestantisma preĝejeto en Saalfeld, Germanio, strato Rudolstädter Straße.

La hospitala kapelo Sankta Marteno en Saalfeld

Historio redakti

La unua endokumenta mencio (capellen zu den sichen) estis en 1338 sub la nomo de malsanuleja kapelo; kelkaj tradicioj jam parolis pri kirketo ekde 1264. Ĝi troviĝis tre for de la urba ĉirkaŭfortikaĵo. Unuaj restaŭradoj postreformaciaj estis en 1598 sub la gvidado de la pentristo Johann Gottwalt el Saalfeld, nevo de Hans Gottwalt, konata lignoskulptisto kaj disĉiplo de Tilman Riemenschneider. Tiam estiĝis la okcidenta galerio pentrita. Post malkonstruo de la mezepoka ejo kaj novfarado de (pli malgranda: ankaŭ sen la de 1694 datuminta galerio) baroka ejo kun mansarda tegmento en 1741, uzo hospitala daŭris ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento.La nova ejo havis 12 loĝĉambrojn kaj unu ĉambro por malsanuloj. Ĝin anstataŭigis en 1911 la ĝis hodiaŭ ekzistanta duetaĝa ejo de la iama municipa poroldulejo.

Ĉe restaŭradoj inter 1983-1991 respektive inter 2001-2005 oni provis eĉ refari kelkajn freskojn kaj novkonstruis la turon.

Priskribo redakti

La hospitala kirko estis ĝis la enkonduko de Reformacio ŝatata pilgrimloko. Pri tiu altestimo atestas riĉe ornamitaj kaj relative mulnombraj altaroj, diversaj liturgiaj aĵoj kaj vanduprentraĵoj. Parto de la meblaro (ekz. figuraj gruoj belegaj) nuntempe admireblas en la Urba muzeo de Saalfeld. Jam en 1904, jaro de la muzeofondiĝo, transprenitis ligna figuro de Marteno rajdanta kaj manteldividonta per glavo sia. El la kapelo venis, krom eta fragmento de Mario-kronado de ĉ. 1500, arthistoria altvalora edifa figuro de Anna Triopa de Hans Gottwalt de ĉ. 1505 farite laŭ modeloj de Riemenschneider. Muzee ekster tio troviĝas eta triptiko kun la Krucumito kaj kelkaj sanktuloj ĉeale de ĉ. 1490 farite fare de la t.n. Majstro de la Schwarza-altaro.

Surloke tamen eblas ĝui la restaŭritan pentraĵojn kaj la kvietan etoson kapelan. Aparte biciklistoj estas bonvenaj.

Literaturo redakti

Dehio, Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1056

Eksteraj ligiloj redakti