Kapelo Tereza el Avilo (Tarcal)

Kapelo Tereza el Avilo estas romkatolika Monumento historia en vilaĝo Tarcal (Hungario).

Kapelo Tereza el Avilo
Kapelo Tereza el Avilo en Tarcal
Kapelo Tereza el Avilo en Tarcal
katolika preĝejo • kapelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tarcal
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Statuso kapelo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kapelo estis konstruita en la jaroj 1749 kaj 1750 fare de Antal Grassalkovich (krongardisto). La patrono estis Tereza el Avilo, ĉar ties kermeso okazis ĝuste komence de la vinberrikolto. Post la 2-a mondmilito la kapelo estis plene prirabita, poste la kapelo ruiniĝis. En la malfruaj 1980-aj jaroj la eksteraj partoj estis renovigitaj kaj oni konstruis vojon ankaŭ por aŭtoj. En 2015 la kapelo plene estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola sur monteto 196 metrojn alta. La konstruaĵo troviĝas inter vitoj, sed en la proksimeco estas ankaŭ arboj, arbustoj. Ĝi formas ovalon (elipson). La malgranda turo situas super la enirejo. Ĉe la longaj kurbaj linioj estas po unu malgrandaj fenestroj. Interne estas malgranda galerio.

Kermeso okazas en la 15-an de oktobro.

Fontoj redakti