Kapilavastuo estis antikva urbo, kiu funkciis kiel la ĉefurbo de la ŝakjoj.

Kapilavastuo
antikva urbo • arkeologia loko [+]
Koordinatoj27° 34′ 35″ N, 83° 3′ 18″ O (mapo)27.57645583.054978Koordinatoj: 27° 34′ 35″ N, 83° 3′ 18″ O (mapo)

Kapilavastuo (Nepalo)
Kapilavastuo (Nepalo)
DEC
Kapilavastuo
Kapilavastuo

Map
Kapilavastuo
Vikimedia Komunejo:  Kapilavastu [+]
vdr

En budhisma tradicio redakti

 
Procesio de la raĝo Ŝudodano el Kapilavastuo por renkontiĝi kun lia filo, la budho Gotamo, kaj donaci al li banjanon.[1] La sonĝo de Majadevio en la supra parto estas simbolo de la urbo. Tajlaĵo trovita en Sanĉio, Barato.

Laŭ tekstoj en la Palia Kanono,[2][3] la patro de la budho Gotamo, la raĝo Ŝudodano, estis unu el la regantoj de la sendependa respublika ŝtato de Ŝakjujo, kaj tial la budho Gotamo mem loĝis en ties ĉefurbo, Kapilavastuo, ĝis kiam li iĝis dudek naŭ jarojn aĝa, tiam li forlasis la urbon praktiki asketismon.[4]

 
La budho Gotamo forlasanta la palacon en Kapilavastuo, kie li kreskis.

Arĥeologia retrovo redakti

La serĉo de la historia situo de Kapilavastuo dum la 19-a jarcento sekvis la dokumentojn kaj de Faŝjiano kaj de Ŝjuanzango, ĉinaj bikŝuoj, kiuj pilgrimis al la loko en la 4-a kaj la 7-a jarcentoj respektive.[5][6][7][8] Kelkaj arĥeologoj rekonis la lokon, kie Kapilavastuo situis, kiel nunan Tilaŭrakoton, Nepalo; dum aliaj rekonis ĝin kiel nunan Piprahvon, Barato.[9][10] En ambaŭ lokoj troviĝas arĥeologiaj ruinoj.[11][12][13][14]

Referencoj redakti

  1. Marshall p.64
  2. Mahāpadāna Sutta (DN14)
  3. Nālaka Sutta, prologo de Suttanipata (SN3.11)
  4. Trainor, K. (2010) “Kapilavastu”, Encyclopedia of Buddhism. Milton Park, UK: Routledge, p. 436–7. ISBN 978-0-415-55624-8.
  5. Beal, Samuel (1884). Si-Yu-Ki: Buddhist Records of the Western World, by Hiuen Tsiang. 2 vols. Translated by Samuel Beal. London. 1884. Reprint: Delhi. Oriental Books Reprint Corporation. 1969. Volume 1
  6. Beal, Samuel (1911). The Life of Hiuen-Tsiang. Translated from the Chinese of Shaman (monk) Hwui Li by Samuel Beal. London. 1911. Reprint Munshiram Manoharlal, New Delhi. 1973. Internet Archive
  7. Li, Rongxi (translator) (1995). The Great Tang Dynasty Record of the Western Regions. Numata Center for Buddhist Translation and Research. Berkeley, California. (ISBN 1-886439-02-8)
  8. Watters, Thomas. (1904) On Yuan Chwang's Travels in India, 629-645 A.D. Volume1. Royal Asiatic Society, London.
  9. Tuladhar, Swoyambhu D. (November 2002), "The Ancient City of Kapilvastu - Revisited", Ancient Nepal (151): 1–7, http://himalaya.socanth.cam.ac.uk/collections/journals/ancientnepal/pdf/ancient_nepal_151_01.pdf 
  10. Chris Hellier (March 2001) Competing Claims on Buddha's Hometown. Archaeology. Alirita 21 March 2011.
  11. (1980) “Archaeological Excavations at Piprāhwā and Ganwaria and the Identification of Kapilavastu”, The Journal of the International Association of Buddhist Studies 13 (1), p. 103–10. 
  12. UP’s Piprahwa is Buddha’s Kapilvastu?.
  13. Kapilavastu. Arkivita el la originalo je 2011-01-08. Alirita 1 March 2011.
  14. Huntington, John C (1986), "Sowing the Seeds of the Lotus" (PDF), Orientations September 1986: 54–56, archived from the original on November 28, 2014, https://web.archive.org/web/20141128233735/http://huntingtonarchive.osu.edu/resources/downloads/jchArticles/Part%205.pdf  Arkivigite je 2014-11-28 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio redakti