Kapitonimo estas (skriba) vorto kiu ŝanĝas sia(j)n signifo(j)n kiam la komenclitero estas majuskligata. En Esperanto kapitonimoj tre maloftas, sed jes povas aperi okaze de esperantigita propra nomo kiu homonimas kun ordinara vorto, ekzemple KUBO (Kubo per normala ortografio estas lando, dum kubo estas geometria formo).

En aliaj lingvoj kun malpli fonema ortografio ol Esperanto, kapitonimoj povas eĉ ŝanĝi sian prononcon laŭ uskleco.

Kapitonimoj estas speco de heteronimo.

Kapitonimoj povas krei konfuzon, precipe frazkomence, kie oni ja kutime majuskligas senkondiĉe.

Kapitonimoj redakti

  • KATARO
    • Kataro: lando
    • kataro: malsano; aro da katoj

Anglalingvaj kapitonimoj redakti

  • August / august
    • August [Ogest]: aŭgusto
    • august [oGAST]: admiriga
  • Polish / polish
    • Polish [POŬliŝ]: Pola
    • polish [POliŝ]: fajli, glatigi

Danlingvaj kapitonimoj redakti

  • I / i
    • I: vi, "ci-j"
    • i: en; i