Kapitulano estas laŭ la juro de la romkatolika eklezio pastro, al kiu oni konfidas sola aŭ en komuneco kun aliaj pastroj – la kapitulo – la taskon celebri ĉe katedralakolegiata preĝejo solenajn mesojn kaj plenumi ĉiujn taskojn transdonitajn de la episkopo.

Foje ankaŭ institucioj de la protestantismo tenis kapitulanojn. Ekzemple la Kolegiato Bonifaco en Hameln, kiu en la epoko de la reformacio aliĝis al la protestantismo, tenis proksimume 1825 ne nur kanonikojn, sed ankaŭ kapitulanojn.[1]

En fruaj epokoj la kapitulo funkciis kiel la "senato" de episkopo. Katedralaj kapituloj estas aparte institucioj de la t.n. "Malnova Mondo" kaj jen en la teritorioj de la iama Sankta Romia Imperio, en Ameriko ne ekzistas ekzemple katedralaj kapituloj.

Multaj ŝtatoj sur la teritorio de la iama Sankta Romia Imperio intertraktis kun la katolika eklezio konkordatojn, kiuj devigas la ŝtatojn salajri la katedralajn kapitulanojn kompense la konfiskadojn sekve la sekularigon de ekleziaj bienoj; ĉar la salajroj estas financataj per impostoj, do ankaŭ ne- aŭ malkatolikoj nerekte devas pagi ilin.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Fr. Sprenger: Geschichte der Stadt Hameln. Verlag Helwing, 1826, p. 460 sj