Kapitulo (floraro)

Kapitulo (el la latina capitulum, kapeto) estas simpla nefinita floraro (infloresko) kun mallonga, ofte tre vasta florbazo, sur kiu sidiĝas la sentigaj floroj. Ĝi tipas la planta familio asteracoj, kiu antaŭ nomiĝis kompozitoj kiu signifas esperante kunmetitoj. Kapitulo ofte similas unu sola floron, kvankam ĝi estas floraro (kiel Pseudanthium, greke: falsa floro). Kelaj densaj kaj sferaj floraroj similaj kapitulojn ili vere estas grapolojn, kiel ĉe la trifolio, ili ne havas braktearon.

Floraroj (el ReVo)1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.
Skemo de kapitulo, kun floroj ĉe la supraĵo.

Plejofte, la kapituloj estas alcentraj (aŭ centripeta), ĉar la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue.

Krom la asteracoj, estas kapituloj en aliaj familioj:

La aranĝo de la floroj sur la florbazo sekvas la reguloj de la foliordo, en kiu videblas la Fibonaĉi sinsekvo.

Baze, estas braktearoj, kiuj similas sepalaron.

La kapitulo povas esti rigardata kiel umbelo kies la flortigoj estas tre mallongaj aŭ malaparitaj.

Kapituleroj redakti

  • la braktearo: ĉiuj la brakteoj (ŝanĝiĝaj floroj) ĉirkaŭ la bazo, kiuj protektas la kapitulon.
  • la bazaĵo: vastiĝa plataĵo iu estas platiĝo de la florara akso. Ĝi povas esti plata aŭ pli malpli sfera, aŭ kava. Ĝi povas esti tre granda, ekzemple ĉe la sunfloro. Foje, estas skvemoj inter la floroj, kaj tiu gravas por dinstingi la speciojn.
  • la floroj: sentigaj floretoj, sed kelkfoje, povas esti tre mallonga flortigo, kiel ĉe la eringio, apiacoj). Ĉe la asteracoj, la floroj havas kuniĝajn petalojn formante tubon. Estas du specoj:
    • plataj: ĉirkaŭaj, ili estas tre plataj kaj longaj, similanta ĉe la floraro la petalon de simpla floro. Ili estas unuseksaj, inaj (estas nur la karpeloj);
    • tubaj: centraj, la petaloj formas tubon, finita de kvin dentoj. Ili estas duseksaj (estas stamenoj kaj karpeloj.

Iuj plantoj havas kapitulojn kun nur tubaj floroj (ekzemple la centaŭreoj), aliaj kun nur plataj floroj (ekzemple: la taraksakoj), kaj aliaj havas la du specojn (ekzemple: la lekantoj).

Floraroj kunmetitaj redakti

 
Kapitularo ĉe la edelvejso.

Kapituloj povas esti ili mem en kunmetitaj floraroj: eblas grapolo de kapituloj, kaj tiel kun spiko, korimbo, kaj eĉ kapituloj de kapituloj (kapitularo). Tio okazas tipe ĉe la edelvejso aŭ la ekinopso. La kapituloj estas floraroj kiuj similas simplan floron. Ĉe la edelvejso, estas aro de floraroj (florararoj) kiuj similas simplan floron. Tio okazas ĉar, ene de floraro, ĉiu floro emas tipiĝi.

Bildaro redakti