Kaposújlak [kapoŝUjlak] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. Újlak signifas: nova loĝej', Kapos estas loka rivereto.

Kapelo en Kaposújlak

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kaposújlak situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Dombóvár-Nagykanizsa, laŭ fervojo Dombóvár-Gyékényes. Kaposvár troviĝas 7, Kadarkút 21 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1276. En 1872 la fervojaj reloj atingis la komunumon. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Vilaĝservoj estas biblioteko, vendejo, 2 kafejetoj, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Kaposújlak mortis József Somssich (pentristo).

Fontoj redakti

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.iranymagyarorszag.hu
  • www.gyaloglo.hu