Kaptuko estas triangula aŭ al triangulo faldita teksaĵo, per kiu oni (plej ofte virinoj) kovras la kapon. Oni povas ĝin diversmaniere porti kaj fiksi sur la kapo. Ĝi estas portata pro klimato, higieno (kuirejo, hospitalo), modo, tradicio, religio, kulturo.

La kaptuko povas esti el diversaj teksaĵoj, diverse ornamita.

Historio redakti

La portado de kaptuko iĝis kutima kaj en la kristana kulturmondo kaj en la islama.

La porton de kaptuko malpermesis – kiel religian vestaĵon - en Turkio la unua prezidento de la Turka Respubliko, Mustafa Kemal.

La kaptuko por virinoj estas deviga en Irano (2008) kaj grandparte en Sauda Arabio

Vidu ankaŭ redakti