Kara ben Nemsi estas konata literatura rolulo el verkoj de Karl May, kiuj estas okazantaj en Oriento. Temas precipe pri sesparta ciklo En ombro de padiŝaho, pri romanoj En lando de Mahdi kaj Sur eterneco, En regno de arĝenta leono kaj pri lia duparta daŭrigo Ardistan kaj Ĝinistan. Lia fidela akompanulo estas Haĝi Halef Omar.

Kara ben Nemsi
literatura rolulo • fikcia homo
Kreita de Karl May
Verko Im Schatten des Grossherrn
Orangen und Datteln
Mahdi-trilogio
Informoj
Eble sama Old ShatterhandKarl May
Sekso vira
vdr
Kara ben Nemsi

En la araba lingvo la nomo de la heroo signifas "Karolo, filo de Germanio", eventuale "La nigra filo de Germanio" (La vorto kara signifas turke "nigra"). El tio evidentas, ke temas pri neniu alia ol pri Karl May, kiu identiĝis kun la heroo same kiel li identiĝis kun Old Shatterhand. Kara ben Nemsi kaj Old Shatterhand estas unu kaj la sama literatura rolulo.

La sama identeco de ambaŭ herooj estis konservita ankaŭ en filmaj adaptoj de verkoj de Karl May el la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. La personon de Kara ben Nemsi rolis prezentanto de Old Shatterhand, la usona aktoro Lex Barker.

Vidu ankaŭ redakti