Karantanio (en la slovena Karantanija) estis antikva slovena duklando en Meza Eŭropo.

Karantanio
658 – 828
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Landlimoj Karantanio ĉ. la jaro 800
Kroniĝo ĉe la Princa Ŝtono

La ĉefurbo de Karantanio estis la urbo Karnburg (en la slovena Krnski grad), situanta ĉe la valo de Zollfeld (en la slovena Gosposvetsko polje), norde de Klagenfurt (en la slovena Celovec). Ĉirkaŭ la jaro 828, la Karantania Duklando ampleksis la nunajn teritoriojn de Aŭstrio kaj Slovenio. La karantanoj estas la prauloj de la nuntempaj slovenoj.

En la jaro 595 oni registras citaĵon de la lombarda historiisto Paulus Diaconus, pri la unua stabila slava kaj slovena ŝtato nomata "Provinco Sclaborum", kiu poste estis konata kiel Karantanio. En la jaro 623, la slavoj estis unuigitaj per alianco sub reĝo nomata Samo, ankaŭ konata en historiaj fontoj kiel Marca Vinedorum, kiu inkluzivis la teritoriojn de Karantanio. En 658, post la forpaso de Samo, la Slava Alianco disiĝis, sed Karantanio postvivis kaj konservis sian sendependecon.

En la jaro 745, Karantanio, kiu ĝis tiu momento estis pagana nacio, estis serioze milite minacita de la avaroj de la najbara Panonio. Pro tio la duko Borut petis militan helpon al la amikemaj bavaroj, kiuj jam estis kristanigitaj. La bavaroj apartenis al la politika regado de la reĝo de la frankoj, kiu estis protektanto de la Kristanismo en Eŭropo. La reĝo permesis Bavarion helpi la paganan Karantanion, nur kondiĉe de la akceptado de la kristana religio far Karantanio. La duko Borut akceptis la kondiĉon kaj per la helpo de la bavaroj Karantanio definitive venkis la avarojn. Tiamaniere la duko sendis sian filon Gorazd kaj sian nevon Hotimir por esti edukataj en la kristana kredo en Bavario. En la jardekoj sekvantaj al la venko super la avaroj la episkopo de Salcburgo, Sankta Virgilio, sendis al Karantanio irlandajn monaĥojn, inter kiuj la plej elstara estis Sankta Modesto kiel apostolo de la karantanoj. Post la forpaso de Sankta Modesto dum mallonga tempo regis paganismo, ĉar la Traktato, per kiu Karantanio akceptis la kristanismon, estis perfidata. Pro tio la bavara armeo okupis la landon kaj forigis la paganan registaron. La okupado de la bavaroj kaŭzis negativan bildon pri kristanismo ĉar la eksterlanda armeo ne respektis la disciplinon, same kiel ne faris aliaj armeoj en tiaj cirkonstancoj. Pro tio en la popolo kreskis malkonfido al kristanismo.

Karantanio ekde tiu tempo estis markio de la Franka imperio, kun varia grado de memstareco sub la superregado de Bavario. En 896 la margrafo Arnulf de Karantanio iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

La bavara superregado daŭris ĝis la jaro 976, kiam imperiestro Oto la 2-a detronigis la bavaran dukon Henriko la 2-a, nomata "Henriko la Kverelanto", kaj samtempe apartigis Karantanion de Bavario kaj levis ĝin al propra duklando Karintio.

La Kroniĝo de la Dukoj de Karantanio redakti

 
La Princa Ŝtono en la 2-cenda slovena eŭro-monero

La Princlando (aŭ Duklando) estas konata pro ĝia antikva unika ritaro por kroniĝo de sia duko aŭ princo (knez en la slovena), ritaro kiu daŭris en la Duklando Karintio. La ritaro estis celebrata en la slovena lingvo kaj la proponita kandidato de la reĝo aŭ imperiestro devis sidiĝi ĉe la "Princa Ŝtono" (slovene Knežji kamen). Tie li estis pridemandita pri siaj ecoj de popola reprezentanto, estis libera kamparano elektita de siaj gepatroj. Tiu ĉi ritaro estas priskribita en la libro de Jean Bodin "Les six livres de la République" kiel unika demokratia okazintaĵo en Eŭropo dum la Mezepoko. Tiu ĉi ritaro estis celebrata ĝis la jaro 1414.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti