Karbeno estas molekulo enhavanta neŭtran karbon-atomon kun valento du kaj du neligitaj valentelektronoj. Karbenoj estas tre reakciemaj specoj en organika kemio kaj povas esti ekstreme malstabilaj. La alta reakcieco de la molekulo estas atribuita al la fakto, ke la komponaĵo prezentas specon mankantan elektronojn kun du nekonektitaj elektronoj en la karbono. La ĝenerala formulo estas R-(C:)-R' aŭ R=C: , kie R estas alkilohidrogenatomoj. La termino "karbeno" povas ankaŭ referi al la plej simpla kaj plej ofta kombinaĵo H2C:, ankaŭ nomita metileno, la antaŭaĵa hidrido el kiu ĉiuj aliaj karbenaj kombinaĵoj estas formale derivitaj. Ankaŭ ekzistas reakciemaj neorganikaj specoj kun granda simileco al karbenoj.

Bildigo de karbeno.
Metileno estas la plej simpla karbeno.
Formaldehido

Formaldehido povas esti konsiderata aŭ kiel karbeno (kun sia hidrogenaj ligoj) aŭ kiel aldehido (kun sia duobla ligo al oksigeno).

Iaj karbenoj estas stabilaj kaj nomitaj persistaj karbenoj , kiel tiuj formitaj el derivaĵoj de imidazolino.

Vidi ankaŭ redakti