Karboksilata acido

organika acido de formo RC(=O)OH

Karboksilataj acidoj estas organikaj komponaĵoj enhavantaj almenaŭ unu Karboksila grupo (-COOH). La ĝenerala formulo por la karboksilata acido estas R-COOH, kaj R estas la radikalo, kiu kompletigas la molekulon. Karboksilataj acidoj okazas ĉie kaj grandkvante, kaj inkludas la aminoacidojn kaj la acetatan acidon.

Kemia strukturo de
Karboksilata acido

Saloj kaj esteroj de la karboksilataj acidoj nomiĝas karboksilatoj. Kiam unu karboksila grupo estas elprotonigita[1], ties konjuga bazo formas karboksilatan anjonon. La karboksilataj anjonoj estas resonance stabilaj kaj tio faras ilin pli acidaj ol la alkoholoj. Karboksilataj acidoj estas redukteblaj kaj alkiligeblaj formante la acidojn de Lewis aŭ Karbonata acido, kaj sub kelkaj cirkonstancoj ili povas malkomponiĝi kiel Karbona duoksido.

Rektoĉenaj, saturitaj karboksilataj acidoj
Karbonatomoj Komerca nomo IUTAK nomo Kemia formulo Trovejo
1 Formiata acido Metanata acido HCOOH insekta pikiloj
2 Acetata acido Etanata acido CH3COOH vinagro
3 Propionata acido Propanata acido CH3CH2COOH konservado de grajnaro
4 Buterata acido Butanata acido CH3(CH2)2COOH Butero
5 Valerata acido Pentanata acido CH3(CH2)3COOH Valeriano
6 Kaprata acido Heksanata acido CH3(CH2)4COOH Kapro-graso
7 Enantata acido Heptanata acido CH3(CH2)5COOH
8 Kaprilata acido Oktanata acido CH3(CH2)6COOH Kokoso kaj brusto-lakto
9 Pelargonata acido Nonata acido CH3(CH2)7COOH Pelargonio
10 Kaprata acido Dekanata acido CH3(CH2)8COOH Kokoso kaj Palmoleo
11 Undecikla acido Undekanata acido CH3(CH2)9COOH
12 Laurika acido Dodekanata acido CH3(CH2)10COOH Kokoso kaj Sapo
13 Tridecikla acido Tridekanata acido CH3(CH2)11COOH
14 Miristata acido Tetradekanata acido CH3(CH2)12COOH Muskato
15 Pentadekanata acido CH3(CH2)13COOH
16 Palmitata acido Heksadekanata acido CH3(CH2)14COOH Palmoleo
17 Margaritata acido Heptadekanata acido CH3(CH2)15COOH
18 Stearata acido Oktadekanata acido CH3(CH2)16COOH Ĉokolado, Ciroj, Sapoj, kaj Oleoj
20 Arakidata acido Ikosanata acido CH3(CH2)18COOH Ternuksa oleo

Ekzemploj de karboksilataj acidoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Protono: subatoma partiklo kun pozitiva ŝarĝo.
    Enprotonigi: aldoni protonon [H+] al iu substanco.
    Elprotonigi:Forpreni protonon [H+] el iu substanco.