Karbonato estas jona salo de karbonata acido (H2CO3), aŭ solvaĵo de karbona dioksido (CO2) en akvo (H2O). Ĝia empiria formulo estas CO32−.

En la klaso de karbonatoj estas kelkaj mineraloj kiel Aragonito, Dolomito, Kalcito, Magnezito, Malakito... Bikarbonato estas la ĉefa formo de dissolvita neorganika karbono en marakvo, kaj en la plejmulto el la dolĉakvoj. Kiel tia ĝi estas grava defluejo en la karbona ciklo. Kelkaj plantoj kiel Chara globularis utilas karbonaton kaj produktas kalcian karbonaton (CaCO3) kiel rezulto de la biologia metabolo.

Kelkaj karbonatoj redakti

En dolĉakva ekologio, forta fotosinteza agado de dolĉakvaj plantoj en taglumo liberigas gasan oksigenon en la akvon kaj samtempe produktas bikarbonatajn jonojn. Tiuj ŝanĝas la pH supren ĝis en certaj cirkonstancoj la grado da alkaleco povas iĝi toksa al kelkaj organismoj aŭ povas igi toksaj aliajn kemiajn komponantojn kiel ekzemple la amoniako. En mallumo, kiam neniu fotosintezo okazas, spiradprocezoj liberigas karbonan duoksidon, kaj novaj bikarbonataj jonoj ne estas produktataj, rezultigante rapidan falon de pH.