Kardamino

Plantogenro el la familio de la brasikacoj

Kardamino [1] (Cardamine), estas vasta genro de angiospermoj el la familio de la brasikacoj. Ĝi enhavas pli ol 150 speciojn de unujaraj plantoj kaj staŭdoj. La genro troviĝas en diversaj biotopoj tutmonde, escepte de Antarkto. Plantoj el la antaŭa genro Dentaria nun apartenas al la genro Cardamine.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kardamino
Cardamine oligosperma
Cardamine oligosperma
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Cardamine
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La folioj prezentas diversajn formojn, laŭdimensie ekde tre etaj ĝis mezgrandaj. Ili formas rozeton, povas esti paraj aŭ neparaj pinataj kaj troviĝas kaj ĉe la bazo kaj ĉe la supra parto de la tigo, kun mallarĝaj pintoj. La foliaj randoj povas esti glataj, segildentaj aŭ duoble dentaj. La tigo-internodoj ne estas fortikaj. La radialaj simetriaj floroj troviĝas grapolekorimbe en multflora infloresko. La blankaj, rozkoloraj, purpuraj aŭ violkoloraj floroj povas esti tre etaj aŭ mezgrandaj. La petaloj pli longas ol la sepaloj. La fertilaj floroj estas hermafroditaj. Parto de la plantoj havas medicinajn valorojn (kuracado de kora aŭ stomaka malsanoj).

La scienca nomo Cardamine estas derivita de la greka kardamomo, neparenca planto el la familio de la zingiberacoj, uzata kiel akra spico en kuirado.

Cardamine concatenata
Cardamine pattersonii
Cardamine pratensis el Thomé 1885 : Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz.
Cardamine nuttallii.

Selekto de specioj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Lihová, J. & Marhold, K. (2003). “Taxonomy and distribution of the Cardamine pratensis group (Brassicaceae) in Slovenia”, Phyton (Horn) 43, p. 241–261. 
  • Lihová, J., Marhold, K. & Neuffer, B. (2000). “Taxonomy of Cardamine amara in the Iberian Peninsula”, Taxon 49 (4), p. 747–763. doi:10.2307/1223975.