Karel HÖGER (li naskiĝis la 17-an de junio 1909 - mortis la 4-an de majo 1977) estis unu el la plej grandaj ĉeĥaj aktoroj, amata de la tuta nacio de infanaĝo kiel la plej bona deklamanto de filmaj fabeloj.

Karel Höger
Persona informo
Karel Höger
Naskiĝo 17-an de junio 1909 (1909-06-17)
en Brno, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de majo 1977 (1977-05-04) (67-jaraĝa)
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Slavín vd
Religio vegetarismokatolikismo vd
Lingvoj Esperantoĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Státní český učitelský ústav v Brně • Státní hudební a dramatická konzervatoř v Brně • Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato vd
Familio
Patro František Höger vd
Patrino Maria Högerová vd
Edz(in)o Zdenka Procházková • Eva Vachková vd
Profesio
Alia nomo Karel Hojer vd
Okupo aktoroesperantistopedagogoverkisto vd
Aktiva dum 1938 - 1978
Aktorado
Fama rolo Venceslao la 4-a
Mikoláš Aleš
Bedřich Smetana
rakontisto en fabeloj por malgrandaj infanoj (Rumcajs)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karel Höger

Karel Höger en 1943
Persona informo
Aliaj nomoj Karel Hojer
Naskiĝo 17-an de junio 1909 (1909-06-17)
en Královo Pole
Morto 4-an de majo 1977 (1977-05-04) (67-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo korinfarkto
Tombo Slavín
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Státní český učitelský ústav v Brně • Státní hudební a dramatická konzervatoř v Brně • Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato
Familio
Patro František Höger
Patrino Maria Högerová
Edz(in)o Zdenka Procházková • Eva Vachková
Okupo
Okupo aktoroesperantistopedagogoverkisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj esperantlingva aktorado
vdr

Vivo kaj verko redakti

Li naskiĝis kiel la dektria infano en familio de laboristo en brikfabriko en Brno-Královo Pole. Kun siaj gefratoj li ludis pupteatron, en sia 8-a jaro li fariĝis membro de amatora aktora societo en Brno. En 1928 li sukcese finis studadon en pedagogia instituto kaj iris instrui al Lomnice u Tišnova. Samtempe li komencis studi la konservatorion de Brno, post fino de soldata sevo li ne plu povis akiri postenon de instruisto, tial li akceptis proponon de Landa teatro en Brno por daŭra engaĝiĝo. Ĉi tie lu ludis ĝis 1940 kaj kreis 120 diversajn rolojn. En 1940 li transloĝiĝis al Praha, ĉar li akceptis proponon ludi en la Nacia teatro.

En filmo li komence ludis nur etajn rolojn, sed fine li aperis apud Lída Baarová en filmo Dum silentaj noktoj. El liaj filmaj roloj elstaras roloj de reĝo Venceslao la 4-a, komponisto Bedřich Smetana, pentristo Mikoláš Aleš, inĝeniero Prokop en Krakatit laŭ Karel Čapek kaj multaj aliaj. En la 1960-aj jaroj li ludis sukcesan kriminaliston kiel kapitano-detektivo kun Josef Bek. En detektiva filmo Nuda paŝtistino li male prezentis krimulon-intelektulon. Unu el liaj lastaj filmaj roloj estis ĉefepiskopo Ernesto de Pardubice en komedia muzikala filmo de Zdeněk Podskalský Nokto en Karlŝtejn laŭ teatraĵo de Jaroslav Vrchlický (en Esperanto la dramo aperis en traduko de Miloš Lukáš sub titolo Nokto en Karlův Týn). En filmo Aŭsgusta dimanĉo laŭ poeto František Hrubín li rolis dekadencan poeton, kiu perdis sencon de la vivo.

Belajn rolojn proponis al li televido, ekz. Gregor Mendel, malkovrinto de genetikaj leĝoj, krima kuracisto en Duonpenco, maljunajn virojn plenajn de optimisto kaj vivoforto li ludis en Folio por memorlibro (kun Blanka Waleská) kaj Romeo kaj Julieta fine de novembro (kun Dana Medřická), pentristo en televida serio Estis unu domo kaj sinjoro Butteau en televida serio F. L. Věk. Sian lastan televidan rolon en Hospitalo rande de la urbo li jam ne finis, ĉar li mortis meze de filmado (la rolon poste transprenis slovaka aktoro Ladislav Chudík, kiu fariĝis pro tiu rolo ege populara).

Lia voĉo estis velura, kultivita, taŭga ankaŭ por legado en radio kaj komentado de desegnitaj filmoj. Ĉeĥaj infanoj konas lian rakontadon pri rabisto Rumcajs de verkisto Václav Čtvrtek, Rakontadon pri Hundeto kaj Katineto de Josef Čapek kaj Poŝtistan rakonton de Karel Čapek.

Karel Höger kaj Esperanto redakti

Li ludis esperantlingve ankaŭ en Verda Stacio. El tiu tempo konserviĝis sonregistro de opero Najado de Antonín Dvořák, en kiu Karel Höger legas komentarion inter unuopaj arioj. Ankaŭ en sia memorlibro li mencias sian kunlaboron kun esperantistoj.

Filmografio (elekto) redakti

Filmo redakti

  • Turbina (Turbino, 1941)
  • Modrý závoj (Blua vualo)
  • Za tichých nocí (Dum silentaj noktoj, 1941)
  • Čtrnáctý u stolu (La dekkvara ĉe la tablo)
  • Týden v tichém domě (Semajno en silenta domo, 1947)
  • Krakatit (Krakatito, 1948) (ĉefa rolo: ing.Prokop)
  • Léto (Somero, 1948)
  • Mikoláš Aleš (Mikoláš Aleš, 1951, rolo de la pentristo Aleš)
  • Nástup (Ekiro, 1952)
  • Kavárna na hlavní třídě (Kafejo ĉe la ĉefa avenuo, 1953)
  • Jan Hus (Johano Hus, 1954 - rolo de la reĝo Venceslao la IV-a)
  • Jan Žižka (Johano Žižka, 1955 - rolo de la reĝo Venceslao la IV-a)
  • Z mého života (El mia vivo 1955 - komponisto Bedřich Smetana)
  • Honzíkova cesta (La vojaĝo de Johanĉjo, 1956)
  • Nezlob, Kristino! (Ne petolu, Kristina!, 1956)
  • Občan Brych (Civitano Briĥ, 1958 - la ĉefa rolo)
  • 105% alibi (Alibio 105-procenta, 1959 - kapitano Tůma)
  • Ošklivá slečna (Malbela fraŭlino, 1959)
  • Srpnová neděle (Aŭgusta dimanĉo, 1960)
  • Baron Prášil (Barono Münchhausen, epizoda rolo de Cyrano de Bergerac)
  • Kde alibi nestačí (Kie alibio ne sufiĉas, 1961 - kapitano Tůma)
  • Kohout plaší smrt (Koko fortimigas la morton, 1961)
  • Lucie (Lucia, 1963)
  • Spanilá jízda (Ĉarma rajdantaro, 1963)
  • Alibi na vodě (Alibio sur akvo, 1965 - kapitano Tůma)
  • Zlatá reneta (Ora renedo, 1965)
  • Nahá pastýřka (Nuda paŝtistino, 1966)
  • Dita Saxová (1967)
  • Maratón (Maratono, 1968 - generalo Rybalko)
  • 30 panen a Pythagoras (30 virgulinoj kaj Pitagoro, 1970)
  • Svatba bez prstýnku (Nupto sen nuptoringo, 1972)
  • Noc na Karlštějně - (Nokto en Karlŝtejn, 1973 - ĉefepiskopo Ernesto de Pardubice)
  • Sedmého dne večer (La sepan tagon vespere, 1974 - majoro Tichý)

Televido redakti

  • Byl jednou jeden dům (Estis foje unu domo)
  • Lístek do památníku (Folio por memorlibro)
  • F. L. Věk
  • Romeo a Julie na konci listopadu (Romeo kaj Julieta fine de novembro)
  • O loupežníku Rumcajsovi (Pri rabisto Rumcajs)
  • Gregor Mendel

Paroligado redakti

  • Pri Mikŝo - ĉeĥoslovaka animea televidserio pri virkato Mikŝo

Eksteraj ligiloj redakti