Karel Kraft

ĉeĥa esperantisto

Karel KRAFT (naskiĝis la 24-an de februaro 1926, mortis la 11-an de januaro 2015) estis ĉeha esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, pedagogo kaj honora membro de ĈEA.

Karel Kraft
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1926 (1926-02-24)
en Příbram
Morto 11-an de januaro 2015 (2015-01-11) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • vikipediisto
vdr

Esperanto-agado redakti

En la movado aktiva ekde 1949, kio rezultigis fondon de Esperanto-klubo en Dobříš (1957) kaj en Příbram (1961), realigon de Somera Esperanto-Tendaro en Županovice (1958), membro de ekzamena komisiono, ĉefa aŭtoro de la novaj vortaroj Esperanta-ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta. Notinda estas lia dudekjara subteno al blindaj esperantistoj en Sovetio, kiujn li kontaktis pere de brajlo kun cetera Esperanta blindulmovado. Lia movada vivo estas multfaceta, kvankam pro siaj politikaj konceptoj lin ofte malhelpis la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio. En la verko Heroo de amo li priskribis la vivon de Přemysl Pitter, kiu zorgis pri orfiĝintaj infanoj kaj edukis komune tiujn ĉeĥajn, judajn kaj germanajn en la postmilita Ĉeĥoslovakio.

Profesia vivo redakti

Kiam li studis en la realgimnazio de Příbram, komenciĝis la Dua mondmilito. Pro spitemo kontraŭ la protektorate deviga germana lingvo li lernis aŭtodidakte la anglan, francan kaj ankaŭ la rusan kun hejme kaŝata fuĝinta rusa prizonulo. Antaŭ la fino de la milito anstataŭ prepari sin por la abiturienta ekzameno li devis laŭordone labori por la germanoj. Abiturientiĝi li povis nur post la milito.

Antaŭe en majo 1945 li sekrete transkondukis germanan dizertinton al ties hejmo en Bavario. De tie trans okupaciataj zonoj en Germanio, sopirante pri aventuro, li atingis Francion. Sed ĉar li ne posedis ĉe si postulatan financan sumon, li baldaŭ estis enprizonigita kiel vagulo kaj poste kune kun eksaj koncentrejanoj repatriigita reen al Ĉeĥoslovakio.

Sopiro ekkoni la mondon kaj scio pri militaj kaj postmilitaj kruelaĵoj venigis lin al serĉado de humanismaj celoj. Li interesiĝis pri hinduismo kaj aliaj orientaj filozofioj, kiuj metis lin sur la vojon de vegetarismo, kio por multaj tiutempe estis eble nur konduto de strangulo, sed por li estis afero esenca.

Plie li komencis lerni Esperanton. Al la esperanto-movado li restis fidela dum la tuta vivo kaj dediĉis al ĝi siajn energion kaj tempon. Li korespondis kun amikoj-esperantistoj el la tuta mondo.

Vizitadis lin nederlandanoj, li ankaŭ verkis por la esperantlingvaj elsendoj de la Pola Radio, por la japanaj gazetoj, al kuracistoj en Ĉinio li sendadis vinberan sukeron, tie mankantan, kaj ankaŭ informojn por ilia teatro „Signala lumo”, laŭ modelo de la ĉeĥa teatro Semafor de Suchý kaj Šlitr.

En la profesia sfero kiel ĵusa abituriento li trapasis instruistan kurson kaj fariĝis edukisto. Kiam li estris en 1948 resanigan restadon de infanoj trafitaj de la milito en Pec pod Sněžkou, li konatiĝis kun sia estonta edzino, kiu tie praktikis kiel kuiristino post fino de familia lernejo.

Fine de 1948 li rekrutiĝis por dujara soldata servo. Reveninte en la civilan vivon li fariĝis instruisto en Hříměždice kaj en 1950 li edziĝis.

En 1951 li venis al Rosovice kiel lernejestro, kie en 1952 naskiĝis lia filo. Ekde 1953 li instruis ĉe unuklasa lernejo en Županovice ĝis inundo en 1955. En 1957 li aĉetis tie parcelon kun argila dometo kaj komencis konstrui kabanon, kiun lin post certa tempo transformis je domo kaj en la 1970-aj jaroj tie enloĝiĝis.

Post inundo de digolago Slapy li estis translokita kiel lernejestro al Obořiště, kie naskiĝis lia filino Hana. Li komencis studi distance psiĥopedion, nun nomatan speciala pedagogio, kaj transiris kiel edukisto al reedukejo en Obořiště.

Pro sia vivofilozofio kaj pedagogia laboro li ne renkontis komprenon ĉe siaj superuloj kaj politikaj funkciuloj kaj pro tio li foriris instrui al lernejo en Dobříš. Ĉi tie li daŭrigis organizadon de ekskursoj laŭ skolta modelo, kio tamen daŭris ne longe.

Komence de la "renormaligo", la 28-an de novembro 1969, li estis eksigita el la elementa lernejo en Dobříš, precipe pro sia aktivado en poste malpermesita Societo por Homaj Rajtoj kaj pro spitado kontraŭ nemoralaj praktikoj post la sovetia okupacio.

Li komencis labori kiel helpa laboristo en uraniaj minejoj de Příbram, kaj kiam aperis ŝanco de pli alta salajro, li foriris labori kiel bagristo ĉe konstruado de alkonduka akva kanalo Želivka. Poste li estis ŝoforo ĉe aŭtomobila fako de elektrodistribua entrepreno. Fine li emeritiĝis en agrikultura konstru-entrepreno kiel majstro de drenado — tiun laboron kun ciganoj li ŝate rememoradis ŝercante, ke ĉi tie li havis la plej bonajn pedagogiajn rezultojn.

Lia sopiro denove instrui en lernejo plenumiĝis nur la 28-an de novembro 1989, precize samtage post 20 jaroj. Distriktaj funkciuloj akceptis lian revenon en la lernejon en Dobříš, kie li finis sian lastan instrujaron. Poste li ankoraŭ helpis en lernejo de Borotice instrui informadikon, matematikon kaj la anglan.

Verkoj redakti

  • Slovník esperantsko-český - vortaro esperanta-ĉeĥa (kun M. Malovec, 1995)
  • Slovník česko-esperantský - vortaro ĉeĥa-esperanta (1998)
  • Heroo de amo (2005)

Tradukoj redakti

  • Základní učení vonbulizmu (Baza instruo de ŭonbulismo, 2006)
  • Jak úspěšně vyjednávat s Japonci (Kiel sukcese trakti kun japanoj, 1996)

Ĉiujn eldonis KAVA-PECH

Fontoj redakti

  • Ret-mesaĝo de lia filo Jiří Kraft 14.1.2015 pri la forpaso de la patro 11.1.2015 kun presita mort-anonco.
  • Verkoj de Karel Kraft ĉe UEA
  • Artikolo de lia filo Jiří por Starto 1/2015

Eksteraj ligiloj redakti