Karel Pavlík (soldato)

Karel Pavlík (la 19-an de oktobro 1900 Hradové Střimelice – la 26-an de januaro 1943 Mauthausen) estis ĉeĥoslovaka soldato kaj rezistmovadano, kapitano de Ĉeĥoslovaka armeo in memoriam avancita je kolonelo.

Karel Pavlík
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1900 (1900-10-19)
en Hradové Střimelice
Aŭstrio-Hungario
Morto 26-an de januaro 1943 (1943-01-26) (42-jaraĝa)
en Mauthausen
Nazia Germanio
Mortokialo pafvundo
Loĝloko Prago
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo oficirosoldato
vdr

Vivo redakti

En rango de kapitano li komandis la 14-an de marto 1939 al defendo de kazerno de Czajanek. Dum okupo de Ĉeĥoslovakio fare de nazia Germanio li aktiviĝis en kontraŭnazia rezistmovado, unue enkadre de organizaĵo Por patrujo. Tiu ĉi organizaĵo helpis dum transŝovo de la ĉeĥoslovakaj soldatoj al ekterlandaj taĉmentoj. Poste li transloĝiĝis Pragon kaj aktiviĝis en kontraŭleĝa rezistmovada organizaĵo Obrana národa. Li fariĝis unu el kunlaborantoj de staba kapitano Morávek kaj prof. Ladislav Vaněk, gvidanto de sokol-movada organizaĵo Jindra kaj membro de Sokol-movada revolucia komsilantaro, kiun germanoj post arestigo devigis al kunlaborado.

Li estis arestita en Prago la 4-an de septembro kaj post vico de esplordemandadoj kaj torturadoj li estis transveturigita en koncentrejon Mauthausen. Ĉi tie li estis la 26-an de januaro 1943 ekzekutita. Lia korpo estis neniam trovita, sed en Kostelec nad Černými lesy li havas simbolan tombon.

La 28-an de oktobro 1999 li estis fare de prezidento de la respubliko in memoriam honorigita per medalo pro heroeco.

Honorigoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti