Karel Schwarzenberg

Karel SCHWARZENBERG [ŝvArcnberk] (naskiĝis la 10-an de decembro 1937 en Prago, mortis la 11-an de novembro 2023 en Vieno[1]) estis ĉeĥa politikisto. Eksa ministro pri eksteraj rilatoj de Ĉeĥio, dum la jaroj 20072009 kaj 20102013. Dum la tempo de la ĉeĥa prezido en Eŭropa Unio (januaro – junio 2009) li ankaŭ estris ties konsilion de ĝeneralaj kaj eksterlandaj aferoj. Estro de la konservatisma partio TOP 09.

Karel Schwarzenberg
Persona informo
Karel Schwarzenberg
Naskiĝo 10-an de decembro 1937 (1937-12-10)
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Morto 12-an de novembro 2023 (2023-11-12) (85-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Schwarzenberg Vault in Orlík nad Vltavou vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj ĉeĥagermanafrancaanglaitala vd
Loĝloko Dřevíč Castle • Sýkořice vd
Ŝtataneco ĈeĥioSvislando vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Graz vd
Partio Tradicio–Respondeco–Prospero 09 • Civic Democratic Alliance vd
Subskribo Karel Schwarzenberg
Familio
Dinastio familio Schwarzenberg vd
Patro Karel VI of Schwarzenberg vd
Patrino Antonia Schwarzenberg vd
Gefratoj Marie Eleonore von Bredow • Friedrich Schwarzenberg vd
Edz(in)o Therese Schwarzenberg • Therese Schwarzenberg vd
Infanoj Jan Nepomuk Schwarzenberg • Anna Carolina Schwarzenberg vd
Profesio
Okupo politikisto • entreprenisto • diplomatoministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Sýkořice vd
En TTT Oficiala retejo vd
ministro pri eksteraj rilatoj de Ĉeĥio
Dum 20072009
2-a periodo
Dum 20102013
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karel Schwarzenberg (2007)

Germanlingve li uzis la nomformon Karl Fürst zu Schwarzenberg (Fürst = princo) aŭ Karl von Schwarzenberg, aŭ sian plenan nomon Karl Johannes Nepomuk Josef Norbert Friedrich Antonius Wratislaw Mena von Schwarzenberg. De 1960 li estis formala estro de la princa dinastio Schwarzenberg kaj uzas ankaŭ la titolon de "duko de Český Krumlov".

Lia familio en 1948 fuĝis el Ĉeĥoslovakio kaj forlasis tie dek unu kastelojn. Karel Schwarzenberg frekventis gimnazion en Vieno. Dum sia ekzilo li subtenis la ĉeĥoslovakian rezistadon kontraŭ komunismo. Li estis amiko de Václav Havel. En 1990, kiam Havel estis prezidento de Ĉeĥoslovakio, li iĝis ties oficejestro. En 2004 li estis elektita kiel senatano. En 2007 li iĝis ministro pri eksterlandaj aferoj, kvankam prezidento Klaus hezitis nomumi lin, pro liaj fortaj ligoj al aliaj landoj, precipe Aŭstrio.

Schwarzenberg havis loĝejojn en Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio kaj Svislando kaj la civitanecojn de Ĉeĥio kaj Svislando. Li nomis sin "mezeŭropano kun svisa pasporto".

Karel Schwarzenberg estis praido de Karl Philipp zu Schwarzenberg.

Notoj redakti

  1. "Karel Schwarzenberg ist tot." - Mortanonco ĉe: orf.at, 12.11.2023