Karen ZOID naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1978 en Bruselo, Belgio kiel Karen Louise Greeff. Ŝi estas la filino de sudafrika diplomato kaj fariĝis kantistino kaj komponistino en Johanesburgo, Sud-Afriko kie ŝi estas ikono. Ŝi regule aperas en la sud-afrikaj furorlistoj kaj aperas en diversaj sudafrikaj muzikfestivaloj. La muziko de Karen Zoid kaj ŝia grupo situas en la stilo de pop-muziko/rok-muziko.

Karen Zoid
Persona informo
Naskonomo Karen Louise Greeff
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1978 (1978-08-10) (45-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-AfrikoBelgio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.karenzoid.co.za
vdr
Karen Zoid dum koncerto en 2009

La tekstoj de ŝiaj kantoj estas aŭ en la angla aŭ en la afrikansa.

Zoid ankaŭ laboras kiel komponisto por aliaj artistoj.

Diskaro redakti

  • Poles Apart (2001)
  • Chasing the Sun (2003)
  • In Die Staatsteater (en la ŝtata teatro) (2004) (DVD)
  • Media (2005)
  • Postmodern World (2007)
  • "Alive in the Postmodern World' (Viva en la Postmoderna Mondo), DVD, (2008)
  • Ultimate Zoid (2009)
  • Terms & Conditions (2010)
  • Zoid Afrika (2012)
  • Drown out of the noise (2015)

Grupmembroj redakti

La grupo de Karen Zoid konsistas el :

  • Don Reinecke (gitaro)
  • Rixi Roma (basgitaro)
  • Marlon Green (tamburoj)

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de Karen Zoid

Vidu ankaŭ redakti

Listo de sudafrikaj muzikgrupoj (vidu en la afrikansa vikipedio sub Lys van Suid-Afrikaanse musiekgroepe) i.a. Mandoza.