Kariofilacoj

familio

La kariofilacoj[2] (latine Caryophyllaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj preskaŭ 2500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kariofilo[2] (Caryophyllus), kiu estas malnova sinonimo de la genro dianto (Dianthus).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kariofilacoj
kariofildianto (Dianthus caryophyllus)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: kariofilaloj Caryophyllales
Familio: kariofilacoj Caryophyllaceae
Juss. [1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas plejofte pri herboj kun paraj, simplaj folioj. Tuj sub la insertiĝo de paro de folioj la tigo dikiĝas kaj tiel fariĝas "nodo", el kiu la nomo de la familio (vidu nomenklaturan problemon elvokitan ĉi-sube). Infloreskoj estas baze duflankaj cumoj; Floroj estas plejofte kompletaj, kun tipe 5 (disaj aŭ kunaj) sepaloj, 5 disaj petaloj, 2 x 5 stamenoj kaj 2-5 superaj karpeloj, kiuj formas unusolan loĝion kun plejofte multaj ovoloj, baze aŭ centre insertitaj, kurbformaj; stilusoj estas liberaj, foje apenaŭ kuniĝintaj ĉe la bazo. Frukto estas tipe kapsulo, kun senalbumenaj semoj.
Variantoj al tiu priskribo ne mankas, temas pri tre riĉa familio, pli malpli kosmopolita, pli ofta en norda hemisfero, kvankam preskaŭ duono da florplantoj konataj en antarkta kontinento apartenas al tiu familio.

Tiu familio provizas multajn ornamplantojn.

Nomenklatura problemo redakti

Normale familia nomo baziĝas sur genro, sed en tiu kazo ĝi rilatas al la specio Dianthus caryophyllus L. Efektive kariofilo estas florburĝono de aroma sizigio, el mirtacoj, ege uzata en kuirarto kaj medicino. Iuj proponis la vorton diantacoj (el genro dianto) por la familio, sed sensukcese. Tamen tiu kazo (specia epiteto, kiu donas familian nomon) ne estas ununura en biologio.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (12 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti