Kariogamio estas la kunfandiĝo de du divers-seksaj ĉelkernoj al zigotokerno dum la fekundigo. Tiam okazas la kuniĝo de la du kromosomaj aroj.

Ĉe kelkaj fungoj ekzistas netipaj evoluoj: ĉe la askofungoj kaj bazidiomicetoj okazas post la plasmogamio rekte ne la kariogamio, sed evoluas dukernaj miceloj (ĉe la askofungoj dukerna hifo), en kiu ĉiu ĉelo havas du kernojn; kariogamio okazas plej ofte nur dum la ĉapelfungo-matureco en la askoj kaj bazidioj.