Kariopso (latine caryopsis) estas frukto de graminacoj, kiu estas nukso, en kiu la grajno kunkreskis kun la perikarpo (ekzemple ĉe tritiko, maizo, milio). Ofte ankaŭ la paleo kunkreskas (deekstere) la perikarpon (palea kariopso ekz. ĉe aveno, rizo, hordeo). La kariopso evoluas el supre staranta ovario kun unu fruktofolio (karpelo).