Karl Arnau

aŭstra aktoro

Karl Arnau, estis germana aŭstrohungara aktoro, instruisto. Lia persona nomvarianto estis Carl, en hungaraj fontoj Károly.

Karl Arnau
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de novembro 1843(nun 1843-11-26)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 4-an de novembro 1910
en Aŭstrio Innsbruck (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Hungario • Aŭstra imperio
Familio
Infano Helene Arnau
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro
vdr

Karl Arnau[1] naskiĝis la 26-an de novembro 1843 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 4-an de novembro 1910 en Innsbruck (Aŭstrio-Hungario, nun en Aŭstrio).

Biografio redakti

Karl Arnau devenis el germanlingva juda familio. Li ekstudis iomete skulptaĵon ĉe la arta akademio en Vieno, sed sen diplomo li foriris kaj komencis aktoradi ekde 1863 en Vieno. Baldaŭe li ludis en germanlingvaj teatroj de Ödenburg kaj Pressburg, en 1870 en Prago. Inter 1872 kaj 1897 li apartenis al Burgoteatrejo, sed interrompe li ludis en Hamburgo. En 1890 li ricevis la titolon imperiestra aktoro. Li instruis ankaŭ en konservatorio kaj ĝis 1905 en privata aktorlernejo. Li tiam retiriĝis kaj ekloĝis en Innsbruck.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti