Karl Christian Gärtner

germana verkisto

Karl Christian GÄRTNER (naskiĝis la 24-an de novembro 1712 en Freiberg, mortis la 14-an de februaro 1791 en Braunschweig) estis germana verkisto kaj eldonisto de Bremer Beiträge.

Karl Christian Gärtner
Karl Christian Gärtner, en 1770
Karl Christian Gärtner, en 1770
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1712 (1712-11-24)
en Freiberg
Morto 14-an de februaro 1791 (1791-02-14) (78-jaraĝa)
en Brunsvigo
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Sächsisches Landesgymnasium Sankt Afra zu Meißen
Familio
Frat(in)o Christiane Sophie Gellert
Infano Dorothea Louise Caroline Gärtner
Okupo
Okupo verkistotradukistodramaturgo • poeto
vdr

Vivo redakti

Gärnter frekvenis la Princan lernejon en Meißen kie li amikiĝis kun Gellert, G. W. Rabener (kun kiu li ankaŭ studis en Lepsiko) kaj Johann Andreas Cramer kaj iĝis en Lepsiko disĉiplo de Johann Christoph Gottsched. Gärtner helpis lin eldono (1741 sekvv.) la eldonon de Dictionnaire historique et critique de Pierre Bayle. Tie li prilaboris la ampleksan registron. Krome li tradukis kelkajn volumojn Historio de malnovaj temoj kaj popoloj de Charles Rollin kaj liveris serion da kontribuoj por la de Gottsched inspirita kaj de J. J. Schwabe eldonita gazeto Belustigungen des Verstandes und Witzes.

Ĉar Gottsched kverelis literature kun la svisaj Bodmer kaj Breitinger ankaŭ en la menciita Belustigungen pluraj liaj adeptoj intencis fondi propran organon sendependan. Plej meritis pri tio Gottsched. Kiel deldonisto de Bremer Beiträge li sukcesis garantii per bona direktorado altegan nivelon de ĉiuj numeroj.

En 1747 Gärtner iĝis edukisto de du junaj nobeloj kiujn li sekvis ĝis la novefondita lernejo Collegium Carolinum al Braunschweig. Abato J. F. W. Jerusalem, fondinto de la gimnazio, ekŝatis Gärtner pro lia nobleco kaj vivmanieroj kaj peris ties docentecon en 1748. Unu jaron poste Gärtner iĝis profesoro pri retoriko kaj bonaj kondutoj. Liaj prelegoj pri la teoriaj reguloj de bona oratorado alternis kun ekzercoj de eseofarado, parolado kaj disputado.

En 1775 Gärtner nomumitis kanoniko de la Konvento Sankta Blazio kaj en 1780, jaro de la surtroniĝo de lia lerninto Karl Wilhelm Ferdinands, Gärnter iĝis eĉ Duka kortegkonsilisto.

Graveco redakti

La gazeto Bremer Beiträger ja komenciĝis per la teatraĵo Die geprüfte Treue de Gärtner, tamen direndas ke lia literatura agado ne estis tre ampleksa. Lia talento estis pli tiu de kritikisto kaj kopiisto, ne de fruktodona poeto. Liaj teoriaj konoj pri stilo, formoj, estetikoj elstaris. Tion li ankaŭ sukcese lernigis al aliaj, kaj en la menciita gazeto kaj en la Kolegio Carolinum.

Eksteraj ligiloj redakti