Karlo FEDERN (naskiĝinta la 2-an de februaro 1868 en Vieno, mortinta la 22-an de marto 1943 en Londono) estis aŭstra juristo, tradukisto kaj verkisto.

Karl Federn
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1868 (1868-02-02)
en Vieno
Morto 22-an de marto 1943 (1943-03-22) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj germanaanglaitala vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Gefratoj Robert Federn vd
Profesio
Okupo juristotradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis la fama kuracisto Jozefo Salomon Federn, lia frato la psikoanalizisto Paŭlo Federn. En 1903 li renkontiĝis kun la dancistino Isadora Duncan, al kiu li provis alproksimigi la filozofion de Nietzsche[1].

Kune kun Ludwig Fulda li estis la unua prezidanto de la germana PEN-centro. Li tradukis el la itala verkojn de Dante Alighieri kaj el la angla librojn de Ralph Waldo Emerson, Herman Melville kaj Walt Whitman.

En la 1933-a jaro li elmigris en Danujon kaj en 1938 Londonon, kie li fariĝis konata kritikanto de la marksismo. Lia verko Hauptmann Latour estis malpermesita en Nazia Germanio.

Verkoj redakti

  • 1899: Dante und seine Zeit. Seemann, Leipzig/Wien/Berlin (2-a eldono 1916)
  • 1911: Der Chevalier von Gramont. Hamiltons Memoiren und die Geschichte. (2 vol.) Georg Müller, München
  • 1912: Hundert Novellen. Band 1, Georg Müller, München
  • 1913: Hundert Novellen. Band 2, Georg Müller, München
  • 1922: Mazarin. Georg Müller, München
  • 1925: Rosa Maria. Roman, Paetel, Berlin
  • 1925: Ein Justizverbrechen in Italien. Der Prozess Murri-Bonmartini. Die Schmiede, Berlin
  • 1927: Richelieu. Karl König, Wien
  • 1929: Hauptmann Latour. Nach den Aufzeichnungen eines Offiziers. Sponholtz, Hannover

Literaturo redakti

  • Elsa Egli-Griesser: Karl Federn. Insbesondere als Novellist. Rheinfelden, Krauseneck 1953 (Disertacio Univ. Zuriko)
  • Willy Dähnhardt kaj Birgit S. Nielsen (Eld.): Exil in Dänemark. Deutschsprachige Wissenschaftler, Künstler und Schriftsteller im dänischen Exil nach 1933, Westholsteinische Verlagsanstalt Boyens & Co., Heide 1993, p. 503–506.

Notoj redakti

  1. Richard Frank Krummel und Evelyn S. Krummel: Nietzsche und der deutsche Geist. Ausbreitung und Wirkung des Nietzscheschen Werkes im deutschen Sprachraum vom Todesjahr bis zum Ende des Ersten Weltkrieges, 1998, p. 119-120.

Eksteraj ligiloj redakti