Karl Friedrich Heusinger

Karl Friedrich von HEUSINGER (naskiĝinta la 28-an de februaro 1792 en Farnroda, mortinta la 5-an de majo 1883 en Marburg) estis germana medicinisto. Li estis la filo de la paroĥestro kaj supera konsistoriasesoro Johann Christian Friedrich Heusinger.

Karl Friedrich Heusinger
Persona informo
Naskonomo Karl Friedrich von Heusinger
Naskiĝo 28-an de februaro 1792 (1792-02-28)
en Farnroda
Morto 5-an de majo 1883 (1883-05-05) (91-jaraĝa)
en Marburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Marburg
Okupo
Okupo patologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Jena kaj Göttingen Heusinger iĝis en 1813 armekuracisto en Prusio kaj estris postmilite ĝis 1819 la hospitalon de Sedan. En 1821 li iĝis profesoro universitata en Jena, en 1824 en Würzburg kaj en 1829 en Marburg. Retiriĝo faritis en 1867, nobeliĝo en 1876.

Graveco redakti

Heusinger apartenis al la pioniroj de anatomio mikroskopa en Germanujo esplorante pri komparata patologio; ankaŭ studoj liaj pri patologioj historia-geografia altvaloras.

Li verkis: »Über den Bau und die Verrichtung der Milz« (Eisenach 1817); »Entzündung und Vergrößerung der Milz« (Eisenach 1820); »System der Histologie« (Eisenach 1822); »Grundriß der physischen und psychischen Anthropologie« (Eisenach 1830); »Grundriß der Enzyklopädie und Methodologie der Natur- und Heilkunde« (Eisenach 1839); »Recherches de pathologie comparée« (Kassel 1844–53); »Die Milzbrandkrankheiten der Tiere und des Menschen« (Erlangen 1850); »Die sogenannte Geophagie oder tropische Chlorose« (Kassel 1852).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 296 (tie ĉi interrete)