Karl Gjellerup

Karl Adolph GJELLERUP (naskiĝis la 2-an de junio 1857, mortis la 11-an de oktobro 1919) estis dana verkisto.

Karl Gjellerup
Nobel-premiito
Persona informo
Karl Adolph Gjellerup
Naskiĝo 2-an de junio 1857 (1857-06-02)
en Roholte,  Danio
Morto 11-an de oktobro 1919 (1919-10-11) (62-jaraĝa)
en Klotzsche, Saksio,  Germanio
Tombo Alter Friedhof Klotzsche vd
Religio ateismo vd
Etno Danes vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Familio
Edz(in)o Eugenia Gjellerup vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • romanisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Gjellerup naskiĝis en Roholte, kiel filo de pastro. Li ekstudis teologion, sed influite de Georg Brandes kaj Charles Darwin li en la jaro 1878 forlasis la religian karieron.

Dum la sekvaj jaroj li vojaĝis tra Grekio, Rusio, Italio kaj Germanio. Ekde 1892 li ekloĝis en Dresdeno.

Lia verkaro respegulis influojn de la klasika epoko, sed ankaŭ de la budhismo kaj la kristanismo. En la jaro 1917 li kune kun Henrik Pontoppidan gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Karl Gjellerup mortis en Dresdeno.

Listo de verkoj redakti

  • En idealist (romano, 1878)
  • Germanernes Lœrling (romano, 1882)
  • Brynhild (dramo, 1884)
  • Minna (romano, 1889)
  • Møllen (romano, 1896)
  • Pilgrimen Kamanita (romano, 1906)

En Esperanto aperis redakti

La muelejo (parto). - En: Dana Antologio, - Haderslev: Libro-Servo de Centra Dana Esperantista Ligo, 1961 ; paĝoj 179–184