Karl Jenny (naskiĝis la 11-an de januaro 1819 en Vieno, li mortis la 9-an de oktobro 1893 en Vieno) [1] estis aŭstra inĝeniero, profesoro.

Karl Jenny en 1880

Biografio redakti

Karl Jenny studis gimnazion, poste teknikuniversitaton en sia naskiĝurbo. Post la diplomo li estis asistanto samloke inter 1848 kaj 1850, poste en Akademio de Selmec. Inter 1852-1866 li estis profesoro instruanta maŝinojn kaj mekanikon, dum li ricevis la titolon konsilisto pri arbaroj. Depost 1866 li reiris instrui denove en Vieno. Li levis al eŭropa nivelo la teknikuniversitaton en sia naskiĝurbo. Li kelkfoje vojaĝis al signifaj eŭropaj urboj, kie li vizitis fabrikojn, kie estis moderna teknologio. En la studjaroj 1866 kaj 1874 li estis dekano, en 1875 rektoro. Li pensiuliĝis en 1889.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Über die wichtigsten Constructions-Verhältnisse und einige neue Anordnungen bei doppeltwirkenden stationären Hochdruck-Dampfmaschinen mit Schiebersteuerungen. Mit besonderer Berücksichtigung der Montanindustrie (1859)
  • Die Motoren auf der Pariser Weltausstellung 1867. Bericht über die Weltausstellung zu Paris im Jahre 1867 (1869)
  • Untersuchungen über die Festigkeit der Hölzer aus den Ländern der ungarischen Krone (1873)
  • Bericht über die Studienreise im Oktober 1883 bezüglich der vorhandenen Communicationsmittel in und in der Nähe von großen Städten (1884)

Fontoj redakti