Karl Ludwig Reimer

Karl Ludwig REIMER (1845-1883) estis germana kemiisto, esploristo, kiu malkovris la sintezon de la salikila aldehido elde la fenolo, kiun li disvolvis kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), lia antikva kunlaboranto en Berlino, en 1876. Li kaj Tiemann esploris la reakcion kaj kune publikigis kelkajn dokumentojn.

Karl Reimer
(1845-1883)
Germana kemiisto kiu studis la kemian strukturon de la gvajakolo
Germana kemiisto kiu studis
la kemian strukturon de la gvajakolo
Persona informo
Naskiĝo 25-a de decembro1845
en Lepsiko,  Germanio
Morto 15-a de januaro 1883
en Berlino,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Göttingen , Universitato de Greifswald , Universitato de Hajdelbergo
Familio
Patro Karl Reimer vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reimer baldaŭ forlasis siajn esplorojn, supozeble por koncentriĝi en la disvolviĝo de la entrepeno "Haarmann kaj Reimer" en Holzminden, fondita en 1876, kaj nune parto de la Bayer. Lia parenco samnoma, Karl Ludwig Reimer (1856-1921)[1], filo de la germana eldonisto Dietrich Reimer, daŭrigis liajn esplorojn. Li estis filo de filo de Karl August Reimer (1801-1858), germana eldonisto kaj libristo[2].

Sintezo de Vanilino far Karl Reimer ekde la gvajakolo

Biografio redakti

Reimer kreskis en Berlino sed studis kemion en la Universitatoj de Göttingen, Greifswald kaj Hajdelbergo. En 1871, li doktoriĝis kun August von Hofmann (1818-1892), sub la superrigardo de Ferdinand Tiemann, tiam okupita kun la industria esploro. Li forte interesiĝis pri la kemio de la aromaĵoj, kaj pli malfrue li, kune kun Tiemann, malkovris la Reakcion de Reimer-Tiemann, kiu ebligis malmultekostan produktadon de la vanilino ekde la gvajakolo, laŭ la reakcio:

 
Reakcio de Reimer-Tiemann

Selektita verko redakti

  • Ueber einige Derivate des Gährungsbutylalkohols (Pri certaj derivaĵoj de fermentado de la butila alkoholo), 1871

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti